Sildavio estas fikcia lando en la balkana regiono, kaj aperas plurfoje en la Aventuroj de Tinĉjo. Ĝi aperas unuafoje en la rakonto La Sceptro de l'Reĝo Ottakar.

Ĝi estas konata ankaŭ per la nomo La Regno de la Nigra Pelikano, kaj laŭ multaj tre similas al slava Belgio, la devenlando de la kreinto de Tinĉjo, Hergé.

  • Registaro: Reĝlando
  • Ĉefurbo: Klow, kiu troviĝas ĉe la kuniĝo de la riveroj Moltus kaj Wladir.
  • Aliaj urboj: Niedzdrow, Istow, Dbrnouk, kaj Zlip
  • Lingvo: La sildava - kiun priskribis la kreinto Hergé sufiĉe detale

Dum la tempo de La Sceptro de l'Reĝo Ottokar, Sildavion regas Muskar la 12-a.

De kie devenas la sildava gento estas necerte. La moderna Sildavio formiĝis en 1127 kiam tribestro Hveghi forpelis la turkajn konkerintojn, kaj ekuzis la nomon Muskar. En 1195 Bordurio konkeris la landon, kaj okupis ĝin ĝis 1275 kiam forpelis ilin Reĝo Ottokar IV. Li diktis ke la reganto de Silvadio nepre ĉiam tenu la Reĝan Sceptron. Se li ĝin perdos, li perdos ankaŭ sian rajton regi. Tiu kutimo estis vera leĝo de la lando ĝis 1939.

En 1939, Bordurio provis invadi la landlimon de Sildavio, dum komploto renversi reĝon Muskar la 12-a. La situacio tre similis al la nazia Anschluss en Aŭstrio en 1938, sed kun malsama konkludo. Kompreneble, Tinĉjo savis la situacion.

Dum la 1950-aj jaroj, Sildavio komencis sekretan kaj sukcesan spacesploran planon en la Regiono Sprodj. Spionoj el kaj Sildavio kaj Bordurio poste kidnapis Profesoron Helianto kiam ili provis akiri liajn planojn krei tute novan armilon.

Al sildavoj verŝajne tre plaĉas mineralakvo.

Aventuroj de Tinĉjo kiuj mencias Sildavion:

  • La Sceptro de l'Reĝo Ottokar (1939)
  • Celo: La Luno (1953)
  • Esplorantoj sur la Luno (1954)
  • La Afero Helianto (1956)

Vidu rete redakti

Eksteraj ligiloj redakti