Silento=Morto Projekto

(Alidirektita el Silenco=Morto Projecto)

La Silento=Morta Projekto, plej bone konata per sia ikoneca politika afiŝo, estis la laboro de sesopa kolektivo en Novjorko: Avram Finkelstein, Brian Howard, Oliver Johnston, Charles Kreloff, Chris Lione kaj Jorge Soccarás.[1][2]

Rozkolora triangulo kontraŭ nigra fono kun la vortoj 'Silento=Morto' reprezentanta reklamon por Silento=Morto Projekto uzita de permeso de AGO-UP. Kolora litografaĵo, 1987.

Formado redakti

Avram Finkelstein fondis la Silent=Mortan projekton en 1987 kun Jorge Socarras, Chris Lione, Charles Kreloff, Oliver Johnston kaj Brian Howard dum la Aidoso krizo kiel konsci-levan grupon kaj kiel rimedon de reciproka subteno.[3][4] La enhavo de iliaj diskutoj rapide iĝis politika. Inspirita de afiŝoj faritaj de la Arta Laborista Koalicio kaj la Gerilaj Knabinoj, la grupo decidis krei sian propran afiŝon kaj afiŝi ĝin tra tuta Novjorko. Malakceptante ajnan fotografian bildon kiel nepre ekskluziva, la grupo decidis uzi pli abstraktan lingvon en provo atingi multoblajn spektantarojn.[5] Ili kreis la Silento=Morto afiŝon uzante la titolan frazon kaj rozkoloran triangulon, jam bone konata de ties asocio kun la turmentado de samseksemuloj en Nazia Germanio en la 1930aj jaroj kaj 1940aj jaroj.[6][7]

ACT UP (vekiĝu kaj agu) redakti

La Silento=Morto afiŝo estis ankaŭ uzita de la Aidos-Koalicio Ellasi Potencon (AGON UP) kiel centra bildo en ilia aktivisma kampanjo kontraŭ la Aidosa epidemio.[8] Pro lobiado de ACT UP, la rozkolora triangulo restas sinonima kun Aidos-aktivismo. En 2017, la bildo estis reinstalita en la fenestroj de la Leslie Lohman Muzeo de Geja kaj Lesba Arto[9] kun nova linio ĉe la fundo: "Estu Vigla, rifuzu, Rezistu."

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. [2] 13a de Julio, 2016
  3. [3] 20a de Junio, 2017
  4. [4]
  5. [5] 21a de Novembro, 2013
  6. [6]
  7. [7]
  8. [8]
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-09. Alirita 2021-03-20.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aidoso–Holokaŭsta metaforo