Silentoturo

zoroastrisma kadavrejo

La silentoturoj (konataj ankaŭ kiel daĥma, doĥmadoongerŭadi) estas funebraj turoj propraj al la religio zoroastra, situantaj ĉefe ĉe Mumbajo, Barato, apartenantaj al la parsioj, kaj en Jazdo kaj Kermano en Irano, apartenantaj al la iranaj zoroastristoj.[1]

desegnaĵo de la 19-a jarcento pri la silentoturo de Mumbajo

La religio zoroastra konsideras la kadavron kiel malpura elemento, pro kio estas malpermesate permesi ke tiu poluu la klasikajn elementojn de tero kaj fajro. Pro tio la korpoj de la mortintoj estas alportitaj al la silentoturoj, kie ties viando estas konsumata de la gipoj. Post kiam la ostoj blankiĝas, pro la interveno de la suno kaj de la vento, ili estas ĵetataj en ostejon situantan ĉe la centra parto de la tureto.

Poste tiu kutimo iom eksmodiĝis, krome pro malpliiĝo de la populacioj de gipoj pro la Diklofenako.

Notoj redakti

 
silentoturo en Jazdo