Silezia-germana lingvo

(Alidirektita el Silezi-germane)

La silezia-germana lingvo (silezie Schläsisch, Schläsch, kelkfoje ankaŭ Schläs'sch, germane Schlesisch) estas dialekto de la germana lingvo, kiu ĝis la jaroj 1946/1947 estis vaste parolata en la germanlingva provinco Silezio de Prusio respektive de la Germana Regno, la sudorienta parto de tiuj regnoj, kaj en proksimaj limaj regionoj de norda Bohemio kaj norda Moravio. Ĝis 1945, 96 procentaĵoj de la germanlingvanoj en la provinco Silezio parolis variaĵon de la dialekto, sume proksimume sep milionoj da homoj. Kadre de la teritoria "translokiĝo" de Pollando post la Dua Mondmilito praktike ĉiuj germanlingvanoj oriente de la Odro-Niso-limo estis forpelitaj okcidenten ĝis la vintro 1946/1947, kaj kontinua dialekta teritorio ne plu ekzistis. Multaj forpelitaj parolantoj de la silezia dialekto provis konservi sian lingvaĵon en siaj familioj kaj en kulturaj kunvenoj de la samdialektanoj. En la ne-komunisma Federacia Respubliko Germanio, la okcidenta parto de Germanio, la forpelitaj orientaj germanoj povis pli libere esprimiĝi ol en la komunisme kontrolita ŝtato GDR tuj okcidente de la Odro-Niso-limo. Sed tamen kompare malmultaj infanoj kaj nepoj de la denaskaj parolantoj de la dialekto, naskiĝintaj jam ekster Silezio, ekregis la dialekton je denaska nivelo. Tial nun nur malgranda malplimulto precipe en Germanio, duavice ankaŭ en Pollando kaj la Ĉeĥa Respubliko, plu praktike parolas la dialekton, kaj ĉar iom post iom la denaskaj parolantoj de ĝi, naskiĝintaj ankoraŭ antaŭ 1945 en "germania Silezio", formortas, la dialekto same konsideratas laŭgrade formortanta.

Silezia-germana lingvo
Schläsisch / Schläsch
lingvo • moderna lingvodialekto
orienta mezgermana dialektaro
Parolata en Pollando, Ĉeĥio, Germanio
Regiono Silezio, Ĉeĥa Silezio, Supra Luzacio
Parolantoj 22 900
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
ĝermana
okcidentĝermana
germana lingvo
orienta mezgermana lingvo
silezia-germana lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sli
  Glottolog lowe1388
Angla nomo Silesian German
Franca nomo silésien
vdr

En la dialekta kontinuo de la germana lingvo, la silezia-germana lingvo cetere konsideratas aparte proksima al la frankonia dialekto, ĉar en la mezepoko aparte multaj frankonoj kiel setlistoj venis al Silezio kaj per sia dialekto aparte influis la regionan lingvaĵon.

Pluraj konataj esperantistoj estas idoj el familioj parolintaj la silezian-germanan lingvon - inter ili estas ekzemple la nobel-premiita matematikisto Reinhard Selten, la forstisto Johann Pachter kaj la kuracisto Thomas Pusch.

Komparo inter la germana kaj pola sileziaj dialektoj redakti

silezia-germana silezia-pola germana pola Esperanto
Jungaohs huncwot, rojber Hundsfott (ungezogener Junge) łobuz, huncwot fripono
kascheln klojzdnonć auf dem Eis ausrutschen pośliznąć się akcidente gliti sur glacio
Kastrull kastrol großer Topf, Kasserolle sagan kaserolo
Nudelkulle nudelkula Nudelholz wałek do ciasta rulbastono (por platigi paston)
Ritsche ryczka Hocker / Schemel taboret seĝeto 7 tabureto
Wurscht wuszt Wurst kiełbasa kolbaso
rumurbern růmplować/sznupać rumwühlen myszkować movi aferojn sen videbla celo (eble serĉante ion)
Pfusch fucha Schwarzarbeit, mangelhafte Arbeit, Pfusch praca na czarno, neformale robota na czarno, fucha fuŝo, laboraĉo
Morast maras Schlamm, Morast błoto ŝlimo
Kokott kokot Hahn kogut koko
Kreppel krepel Krapfen / Berliner (Kreppel en Hesio kaj Frankonio) pączek gistopasta bakaĵo (speco de benjeto)
Wasserwaage Wasserwoga Wasserwaage poziomica, waserwaga nivelilo
Mostrich zynft, mostrich Senf, Mostert, Mustard, Mostrich[1] musztarda mustardo

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti