Silklaborista striko de Patersono (1913)

La silklaborista striko de Patersono en 1913 estis grava striko organizita de la laboristoj en Patersono, Nov-Ĵerzejo, Usono. Per ĝi ili petis la 8-horan labortagon kaj plibonigitajn laborkondiĉojn. La striko komenciĝis la 1an de februaro 1913 kaj finiĝis per malvenko ses monatojn pli poste, la 28an de julio 1913.

Historio redakti

Patersono delonge estis konata kiel la ĉefa usona silkoproduktejo. Triono el la 73.000 tieaj laboristoj estis dungitaj en la silka industrio. Komence de la 20a jarcento, rapidaj aŭtomataj teksiloj estis enkondukitaj en la laborejoj. En 1911, la patersonaj industriistoj decidis, ke la laboristoj devos de nun samtempe prizorgi kvar teksilojn anstataŭ du, kio samtempe kreskigis la produktivecon kaj provokis maldungojn.

La striko komenciĝis la unuan de februaro 1913. Dum la striko, proksimume 1.850 strikantoj estis arestitaj, inkluzive de la gvidantoj de la Industriaj Laboristoj Tutmondaj William Dudley Haywood kaj Elizabeth Gurley Flynn. Ankaŭ la socialista ĵurnalisto John Reed vizitis la urbon por raporti pri la eventoj kaj estis arestita, sed la polico liberigis lin post konstato, ke li estas verkanta artikolojn pri la teruraj deten-kondiĉoj en la tieaj malliberejoj.

Klopodante finance subteni la strikon, pluraj artistoj en Novjorko organizis teatraĵon, en kiu ili surscenigis la strikajn eventojn. Ĉi tiu teatraĵo ricevis grandegan vizitantaron, sed tamen estis deficita el financa vidpunkto.

Malgraŭ la longa rezisto kaj la klopodoj kolekti solidarec-monon, la striko malvenke finiĝis la 28an de julio 1913.

Heredaĵo redakti

La striko aperis en la filmo Reds en 1981. Ĝi estas hodiaŭ memorata en la domo de Pietro kaj Maria Botto en Haledon, Nov-Ĵerzejo, kiu utilis kiel rendevuejo dum la striko.[1] En 1934 okazis alia silklaborista striko en Patersono.[2]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti