Silkokulturo, serikulturo kiel neologismo internacia, aŭ silkofarmado, estas la bredado de silkraŭpoj por la produktado de silko. Kvankam estas kelkaj komercaj specioj de silkraŭpo, Bombyx mori estas aldomigita noktpapilio ne plu konata sovaĝa, verŝajne origina el Ĉinio, kie ĝi estas bredata por silkraŭpo, el kiu oni fabrikas silkon, ĝia raŭpo estas la plej amplekse uzata kaj intense studita silkraŭpo. Silko estis unuafoje produktita en Ĉinio, jam de 2600 jaroj aK, eĉ tiom frue kiom el la Neolitiko.[1] Silkokulturo iĝis grava malgrandskala industrio en landoj kiaj Brazilo, Ĉinio, Francio, Barato, Italio, Japanio, Koreio, kaj Rusio. Nuntempe, Ĉinio kaj Barato estas la du ĉefaj produktantoj, kun pli ol 60% el la tutmonda ĉiujara produktado.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Vainker, Shelagh. (2004) Chinese Silk: A Cultural History. Rutgers University Press, p. 20. ISBN 0813534461.