Silly Symphony estas serio de 75 animaciigitaj kurtaj filmoj produktitaj de Walt Disney Productions el 1929 ĝis 1939. Kiel ilia nomo implicas, la Silly Symphonies estis origine intencitaj kiel kapricaj akompanoj al muzikpecoj. Tiaj, la filmoj kutime havis sendependan kontinuecon kaj ne prezentis kontinuajn rolulojn, malkiel ĉe la kurtoj de Mickey Mouse produktitaj de Disney samtempe (esceptoj al tio estis Three Little Pigs (La tri porkidoj), The Tortoise and the Hare (La testudo kaj la leporo), kaj Three Orphan Kittens (Tri orfaj katidoj), kiuj havis sekvojn). La serio estis elstara pro sia plinovigemo per Technicolor kaj la uzado de multfokusa filmokamerao, same kiel pro sia enkonduko de la rolulo Donald Duck kiu faris sian unuan aperon en la filmeto de Silly Symphony nome The Wise Little Hen (La saĝa kokido) en 1934. Sep tiaj kurtoj ricevis Oskar-premion por la Plej Bonkvalita Animaciita Kurta Filmo.

Silly Symphony
serio de movbildaj filmoj
Origina lando Usono
Ĝenro tradicie farita movbildo
Amplekso
Epizodoj 75
Elsendo
Elsendita 1929 – 1939
vdr

The Skeleton Dance estas la unua ero de la serio de Silly Symphony. Posta ero estis Flowers and Trees.

Bibliografio redakti

  • Maltin, Leonard: The Disney Films. (Kvara eldono.) New York: Disney Editions, 2000. ISBN 0-7868-8527-0.
  • Merritt, Russel – Kaufman, J. B.: Walt Disney’s Silly Symphonies: A Companion to the Classic Cartoons Series. Gemona: La Cinecita del Friuli, 2006. ISBN 88-86155-27-1.