Silvius Leopold Weiss
Silvius (foje: Sylvius aŭ Silvyus) Leopold Weiss (* 12-a de oktobro 1687 ĉe Breslau; † 16-a de oktobro 1750 Dresdeno) estis germana komponisto kaj liutisto.
Silvius Leopold Weiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1687 en Breslaŭo, Bohemio |
Morto | 16-an de oktobro 1750 (63-jaraĝa) en Dresdeno |
Tombo | Malnova katolika tombejo en Dresdeno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Frat(in)o | Johann Sigismund Weiss (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto liutisto |
Vivo
redaktiSilvius Leopold Weiss supozeble naskiĝis je 1687 enGrottkau ĉe Breslau, kiel pli novaj esploro sugestas, kaj ne jam 1686 en Breslau. Lia patro Johann Jacob Weiss instruis lin samkiel liajn pli junajn gefratojn Johann Sigismund kaj Juliana Margaretha jam en junaj jaroj en la liutludado. En 1706 li vojaĝis al Kassel kaj Duseldorfo, kie lia patro kaj lia frato mallongan tempon poste trovis dungitecon. Silvius Leopold Weiss laboris kiel liutisto en Breslau ĉe Karl Phillip de Pfalz-Neuburg. Verŝajne nur ekde 1710 li restadis kiel akompananto de la pola princo Alexander Sobieski en Romo. En 1714 supozeble li revenis al sia antaua dunginto. Ĉ. 1717 li aŭdigis sin la unuan fojon ĉe la kortego de Dresdeno hören. En aŭgusto 1718 li tie estis dungata kiel reĝa ĉambroliutisto. Li apartenis al la plej bone pagataj muzikistoj ĉe la kortego de Dresdeno, kie li restis ĝis la vivofino. En 1723 li kunmuzikis en la kronadopero Costanza e Fortezza de Johann Joseph Fux en Prago. En 1750 Weiss mortis 63-jaraĝe en Dresdeno.
Efiko
redaktiWeiss estis unu el la lastaj gravaj kaj teknike eminentaj liutvirtuozoj, kiun liaj samtempuloj admiris pro lia improvizarto. Li verkis pli ol 600 komponaĵojn (preludiojn kaj barokajn dancaĵojn) po sololiuto. Plejparte li kunigis ilin al „sonatoj“ (nekonfuzende kun la posta klasika sonato baziĝanta sur sonatoformo) aŭ suitoj. Bedaŭrinde neniu el liaj ensemblaj verkoj por liuto kaj aliaj instrumentoj konserviĝis..
Silvius Leopold Weiss bone konis Johann Sebastian Bach bone. En 1739 li kune kun ties filo Wilhelm Friedemann Bach kaj la liutisto Johann Kropfgans kelkfoje gastis en la loĝejo de la Lepsika kantoro. Johann Friedrich Reichardt raportas pri tio, ke Weiss kaj Bach konkurse improvizis kune:
- „Kiu scias pri la malfacilaĵoj de la liuto por harmoniaj flankeniroj kaj bone realigitaj komponaĵoj, tiu devas miri kaj apenaŭ povas kredi, se vidaj kaj aŭdaj atestantoj certigas, ke la eminenta Dresdena liutisto Weisse kun Sebastian Bach, kiu ankaŭ eminentis kiel klavicenisto kaj orgenisto, konkurse fantaziis kaj realigis fugojn.“
La verkoj de Weiss longtempe restis manuskriptaj. Nur en la 20-a jarcento liaj muzike ideoriĉaj kaj teknike postulemaj muzikaĵoj publike konatiĝis..