Silvius Magnago (1914-2010) estis juristo kaj politikisto el Sudtirolo norda Italio.

Silvius Magnago
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1914 (1914-02-05)
en Meran, Tirolo,  Aŭstrio-Hungario
Morto 25-an de majo 2010 (2010-05-25) (96-jaraĝa)
en Bolzano-Bozen, Sudtirolo,  Italio
Lingvoj germanaitala
Ŝtataneco ItalioReĝlando ItalioAŭstrio
Alma mater Universitato de Bolonjo
Memorigilo Silvius Magnago
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Biografio redakti

Magnago naskiĝis la 5-an de februaro 1914 en Merano, Sudtirolo en dulingva familio. La patro estis denaske italeparolanta aŭstra-hungara juĝisto kaj la germaneparolanta patrino originis el Vorarlbergo.

Post la fino de la unua mondmilito Sudtirolo iĝis parto de la Itala reĝlando. Magnago vizitis gimnazion en Bolzano-Bozen kaj sekve faris militservon en itala armeo, kie li iĝis oficiro. Samtempe li studis juron en la universitato de Bolonio kaj doktoriĝis en 1940. Elektinte dum la opcio en la jaro 1939 por Germanio kaj la elmigrado, li estis devigita al militservo en germana armeo. En decembro 1943, dum batalo proksime al Nikopol (Ukrainio) , li estis grave vundita kaj perdis gambon.

Post la fino de la dua mondmilito li revenis al Sudtirolo. Li aliĝis al Sudtirola Popola Partio kaj en 1948 estis elektita kiel vicurbestro de Bolzano-Bozen kaj iĝis membro de provinca konsilio.

En 1957 Magnago iĝis estro de la Sudtirola Popola Partio kaj kunorganizis grandan manifestacion en Kastelo Sigmundskron, dum kiu 35 mil germanlingvaj sudtirolanoj postulis aŭtonomion de la provinco.

Ek de 1960, elektita kiel registarestro de la provinco, Magnago gvidis la traktadojn kun la nacia itala registaro por la aŭtonomio de Sudtirolo. Li sukcesis kunkludi la traktaton nomata "Paketo por Sudtirolo", kiu en 1969 estis akceptita de la plimulto de sia partio kaj poste aprobita de itala kaj aŭstra parlamento.

Magnago gvidis la registaron de la provinco ĝis 1989 kaj restis estro de sia partio ĝis 1992. Li mortis en Bolzano la 25-an de majo 2010.

Literaturo redakti

  • Hans Karl Peterlini: Silvius Magnago. Das Vermächtnis. Bekenntnisse einer politischen Legende. Edition Raetia, Bozen 2007. ISBN 978-88-7283-300-1
  • Gottfried Solderer (Hrsg.): Silvius Magnago. Eine Biographie Südtirols. Edition Raetia. Bozen 1996. ISBN 978-88-7283-053-6

Eksteraj ligiloj redakti