Simeono la 2-a (Bulgario)

(Alidirektita el Simeono Sakskoburggotski)

Simeon Borisov SAKSKOBURGGOTSKI, bulgare Симеон Борисов Сакскобургготски (naskita kiel княз Симеон Търновски la 16-an de junio 1937 en Sofio) estis inter 1943 kaj 1946 reĝo Simeono la 2-a de Bulgario, kvankam li fine de sia regtempo estis nur 9-jara. Inter 2001 kaj 2005 li estis ĉefministro de Bulgario, tiel li fariĝis unu el la du solaj monarkoj en la historio, kiuj estis elektitaj en demokratiaj elektoj por estri sian landon post perdi sian tronon. La alia gvidanto estas la eksa reĝo de Kamboĝo, Norodom Sihanouk.

Simeon Sakskoburggotski
Reĝo de Bulgario
Regado 1943 – 1946
Antaŭulo Boriso la 3-a
Sekvanto (monarĥio ĉesis)
Ceteraj titoloj ĉefministro de Bulgario de 2001 ĝis 2005
Persona informo
Симеон II
Naskonomo Симеон Борисов Сакскобургготски
Naskiĝo 16-a de junio 1937
en Sofio
Religio Bulgara Ortodoksa Eklezioortodoksismo vd
Ŝtataneco Bulgario vd
Alma mater Valley Forge Military Academy and College • Victoria College vd
Partio Nacia Movado pri Stabileco kaj Progreso vd
Subskribo Simeono la 2-a (Bulgario)
Familio
Dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao
Patro Boriso la 3-a
Patrino Johana de Savojo
Gefratoj Princess Marie Louise, 9th Princess of Koháry vd
Edz(in)o Margarita Gomez-Acebo y Cejuela
Infanoj Kardam, Kiril, Kubrat, Konstantin Asen, Kalina
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
Reĝo de Bulgario
Dum 1943-1946
Antaŭulo Boriso la 3-a
Sekvanto – (respubliko)
Ĉefministro de Bulgario
Dum 2001-2005
Antaŭulo Ivan Kostov
Sekvanto Sergej Staniŝev
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Simeon estis filo de la bulgara reĝo Boriso la 3-a kaj lia edzino Giovanna de Savojo. Kiam lia patro mortis la 28-an de aŭgusto 1943, li reĝiĝis en la aĝo de nur ses jaroj; regis regenta konsilio gvidata de lia onklo Kirilo. La germana kanceliero Adolf Hitler, aliancano de Bulgario, proponis esti kuratoro de Simeon, sed ties patrino rifuĝis kun li en Sirio kaj tie restis ĝis la retiriĝo de germanaj trupoj (fine de la Dua Mondmilito).

Post kiam sovetuniaj trupoj eniris Bulgarion, komunistoj en februaro 1945 igis ekzekuti la regentan konsilion. Kiam en 1946 la bulgaroj plebiscitis kontraŭ la monarĥio, la reĝa familio en septembro foriris el Bulgario.

En 2001 Sakskoburggocki fondis la Nacian Movadon Simeono la Dua (Национално движение Симеон Втори = НДСВ/NDSV), kiu kandidatis en la parlamenta elekto. Je la 24-a de julio 2001 la parlamento elektis lin ĉefministro. En 2005 lia partio estis minoritata ano de koalicio kun la socialisma partio. En 2009 ĝi ricevis malpli ol 4 % de la voĉoj kaj do ne eniris la parlamenton.