Simferopolo

urbo en Krimeo

Simferopolo[1] (ukraine Сімферополь, krime-tatare Aqmescit, ruse Симферополь) estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, la regiono de Ukrainio.[2] La urbo situas en la centro de Krimea Duoninsulo ĉe la rivero Salgiro. Ekde 2014, la urbo estas aneksita de la Rusia Federacio, kiu konsideras ĝin parto de Krimea Federacia Distrikto dum plejparto de la internacia komunumo plu konsideras Krimeon parto de Ukrainio.

Simferopolo
ukraine Сімферополь
krime-tatare Aqmescit
krime-tatare Акъмесджит
ruse Симферополь
urbo
administra unuo en Krimeo • urbego • administrative territorial entity of the Republic of Crimea • urbo • urbo en Ukrainio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Ukrainio
Regiono Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Fondita 1784
Poŝtkodo 295000 — 295490
Aŭtokodo 82
Telefonkodo (+7) 978
Retpaĝaro http://w1.c1.rada.gov.ua/pls/z7503/A005?rdat1=11.08.2021&rf7571=1186
Politiko
Urbestro Viktor AGEJEV
Demografio
Loĝantaro 340 600  (2016)
Loĝdenso 3 183,17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 57′ N, 34° 6′ O (mapo)44.94837634.100039Koordinatoj: 44° 57′ N, 34° 6′ O (mapo) [+]
Alto ~350Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 107 km² (10 700 ha)
Horzono UTC +3
Simferopolo (Ukrainio)
Simferopolo (Ukrainio)
DEC
Simferopolo
Simferopolo
Situo de Simferopolo
Simferopolo (Krimeo)
Simferopolo (Krimeo)
DEC
Simferopolo
Simferopolo
Situo de Simferopolo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Simferopol [+]
vdr

Geografia situo kaj klimato redakti

Simferopolo situas en la centra parto de Krimeo, inter la Ekstera (la plej norda kaj malalta) kaj Interna montoĉenoj de la Krimea montaro. Tra la urbo fluas la rivero Salgiro (tuj ĉe la urbo situas granda Simferopola akvorezervujo). La proksimuma alto super la marnivelo – ĉirkaŭ 350 metrojn.

La klimato estas duonseka, duonkontinenta, relative varma kun milda vintro. La averaĝa aer-temperaturo en januaro estas −0,5 °C, en julio – +21,2 °C. La averaĝa kvanto de akvometeoj – 509 mm. La averaĝa kvanto de sun-horoj jare – 2469.

Historio redakti

Oni konsideras kiel oficialan daton de la urbo-fondiĝo la jaron 1784, tamen la homoj loĝis ĉi tie delongege. La plej fama loĝ-loko ĉi tie estas la t.n. Skita Napolo – la ĉefurbo de la skita ŝtato, konstruita proksimume en la IIIa jarcento a.K. kaj detruita fare de gotoj en proksimume IIIa jarcento p.K.

Dum frua mezepoko iu granda loĝloko ĉi tie ne ekzistis. Poste ĉi tie situis malgranda urbeto-fortikaĵo Kermenĉik (el la krime-tatara lingvo – "eta fortikaĵo") kaj negranda urbo Akmesĝit (el la krime-tatara lingvo "blanka moskeo", kiu dum la periodo de la Krimea Ĥanlando estis sidejo de kalga – la dua homo en la ŝtato post la ĥano. En tiu tempo estis konstruitaj la urbo-kvartaloj, kiuj nun estas nomataj "La malnova urbo".

Post kiam Krimeo eniris la Rusian Imperion (fine de la 18a jarcento) oni decidis fondi ĉi tie la ĉefurbon de la Taŭrida gubernio. La konstruado komenciĝis en 1784 sub gvido de princo Potjomkin. La novkonstruita urbo ricevis la nomon Simferopolo (el la greka – urbo de utilo, urbo-kolektanto). Ekde tiu tempo Simferopolo senĉese estis la administra centro de Krimeo.

Dum la Rusia Enlanda Milito (1918-1921) en Simferopolo rezidis kelkaj sovetiaj kaj blankulaj registaroj, kiuj rapide anstataŭis unu la alian; post fino de la milito la urbo fariĝis ĉefurbo de la Krimea Aŭtonoma Soveta Respubliko. En 1941-1944 Simferopolo travivis la faŝistan okupadon kaj deportadon de la krime-tatara popolo fare de la Sovetia registaro. En 1945 la Krimea Aŭtonoma Respubliko estis abolita kaj la urbo fariĝis centro de Krimea provinco. En 1954 okazis transdono de Krimeo disde la RSFSR al Ukraina SSR. En 1991 okazis restarigo de Krimea Aŭtonomio. En 1990-aj jaroj okazis amasa reveno de la deportitaj krime-tataroj kaj iliaj posteuloj.

Nuntempo redakti

 
La kinejo "Simferopol"
 
La moskeo "Kebir-Ĝami"

Formale la urbo plu estas ĉefurbo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo kaj la centro ankaŭ por la Simferopola distrikto de Krimeo, tamen ĝi mem ne estas ĝia parto, ĉar formas propran municipon. La urbo estas dividita je 3 urbo-distriktoj; la Simferopola municipo krom la urbon mem havas ankoraŭ 4 urbotipajn loĝlokojn kaj 1 vilaĝon. Tamen efektive ĝi estas regata de Rusio kaj tie funkcias sole rusiaj institucioj.

Loĝantaro redakti

Nun en Simferopolo loĝas proksimume 340 mil homoj. Etne plej multas rusoj, ilin sekvas krime-tataroj, ukrainoj, judoj, bulgaroj; estas iom da poloj, germanoj kaj multe da diversaj aliaj (malgrand-kvantaj) etnaj komunumoj. La plej ofte uzata lingvo estas la rusa. Lastatempe okazas plifortiĝo de la pozicioj de la krime-tatara lingvo kaj apenaŭ rimarkebla pligraviĝo de la ukraina lingvo.

Dinamiko de la loĝantar-kvanto redakti

  • 1839 — 7 000 homoj.
  • 1864 — 17 000 homoj.
  • 1887 — 38 000 homoj.
  • 1897 — 49 000 homoj.
  • 1914 — 91 000 homoj.
  • 1926 — 88 000 homoj.
  • 1939 — 143 000 homoj.
  • 1959 — 186 000 homoj.
  • 1970 — 249 000 homoj.
  • 1989 — 364 700 homoj.
  • 2001 — 363 600 homoj.
  • 2006 - 340 600 homoj.

Ekonomio redakti

Simferopolo estas grava industria centro. La plej ĉefaj branĉoj estas maŝin-konstruado, nutra kaj malpeza industrioj. Entute en la urbo troviĝas ĉirkaŭ 70 grandaj entreprenoj.

Transporte Simferopolo estas la plej grava urbo de Krimeo (ofte nomata "Pordego de Krimeo"). En la urbo estas fervoja stacidomo, kelkaj busstacioj, kelkajn kilometrojn for de la urbo situas la Internacia flughaveno Simferopol. Simferopolo estas ligita al Jalto per la plej longa en la mondo montara trolebusa linio (96 km). En la urbo estas pli ol 10 trolebusaj linioj, tamen la dominanta transport-speco estas la busa.

Kulturo redakti

Simferopolo estas grava kultura kaj eduka centro. En la urbo funkcias kelkaj muzeoj (regionstuda, etnografia, arta); kelkaj teatroj: Rusa akademia dramteatro, Ukraina teatro de dramo kaj muzika komedio, Krime-tatara akademia muzik-drama teatro, pupteatro; ekzistas cirko, filharmonio. Multas la turismaj kaj ekskursaj entreprenoj.

En la urbo estas multe da diversaj altlernejoj. La plej gravaj: Taŭrida universitato, Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij", Krimea akademio de natur-garda kaj ripoz-loka konstruado, agrikultura universitato, industri-pedagogia universitato ka.

Vidindaĵoj redakti

Diference de multaj aliaj urboj de Krimeo, Simferopolo ne riĉas je vidindaĵoj. En la urbo multas monumentoj, estas 1 granda parko kaj bela negranda botanika ĝardeno. Kiel arkitekturan vidindaĵon oni povas mencii malgrandan palacon de princo Voroncov kaj ankaŭ la plej malnovan konserviĝintan konstruaĵon de la urbo – la moskeon Kebir-Ĝami (de la jaro 1508). La ĉefa arĥeologia monumento de la urbo estas la restaĵoj de Skita Napolo.

Famuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Jam la referenca esperantlingva "poŝatlaso de la mondo", eldonita 1971 en Prago, en sia mapoj 15 kaj 17 esperantigas la urbon Simferopolo.
  2. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020