Simfonio n-ro 3 (Beethoven)

simfonio far Ludoviko Betoveno

La Simfonio n-ro 3 en E-bemola maĵoro, op. 55, de Ludwig van Beethoven, konata kiel Eroica (Heroa), estas muzika verko konsiderata de multaj kiel la mateniĝo de la Romantisma muziko, ĉar ĝi rompas variajn skemojn de la tradicia simfonio de la Klasika muziko. Ĝi estis dekomence dediĉita al Napoleono Bonaparte.

Ludwig van Beethoven (1770–1827)

Tiu simfonio estas unu de la plej famaj verkoj de Beethoven, kiu dekomence intencis dediĉi ĝin al Napoleono Bonaparte (fakte li nomigis ĝin Bonaparte). La ideo komponi simfonion honore de la «liberigisto» de Eŭropo ŝajne estis sugestita de la marŝalo Jean-Baptiste Bernadotte, ambasadoro de Francio en Vieno en 1798, aŭ de Rodolphe Kreutzer, violonisto al kiu Beethoven dediĉis unu sonaton. Bonaparte estis, kun diferenco nur de unu jaro, samtempulo de la muzikisto, kiu ne nur sentis fortan admiron por sia heroo, sed ankaŭ, pli malpli konscie, estis markinta ian paralelismon inter iliaj respektivaj destinoj. Beethoven admiris la idealojn de la Franca Revolucio personigitajn en la figuro de Napoleono Bonaparte, sed kiam li memkroniĝis imperiestro en majo 1804, supozite Beethoven tiom koleriĝis ke li forstrekis la nomon de Bonaparte de la titolpaĝo tiom forte ke li rompis sian krajonon kaj lasis ŝiritan truon en la papero.

Indikoj pri la verko redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti