Simio

(Alidirektita el Simioj)

Simioj estas mamuloj el la ordo de primatoj, infraordo de simiuloj, kun antaŭendirektitaj okuloj kaj reduktiĝintaj dikfingroj, plej similaj al homo, tre lertmovaj kaj inteligentaj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Simiulo
Paviano Hylobates lar
Paviano Hylobates lar
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Haplorrhini
Infraordo: Simiuloj Simiiformes
Vivareo de Simioj
Vivareo de Simioj
Vivareo de Simioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Evoluado de simio redakti

La plej fruaj primatoj aperis antaŭ 60 milionoj da jaroj – ĉirkaŭ 5 milionojn post la malapero de la dinosaŭroj. Tiuj praprimatoj iom similis la sciuron laŭ aspekto kaj grandeco, kaj verŝajne manĝis insektojn. Ili havis manojn kaj piedojn bone uzeblajn por grimpi sur arboj kaj teni malgrandajn aĵojn.

Antaŭ 54 milionoj da jaroj aperis estaĵoj, kiuj similas modernajn duonsimiojn (lemurojn, tarsiojn, ktp). Tiuj ankoraŭ estis malgrandaj, sed ili verŝajne tenis sin vertikale, simile al la moderna lemuro. La fruaj duonsimioj prosperis longtempe, sed komencis malaperi je la apero de la simioj.

 
Longvosta makako ĉe Batu-kaverno, en Malajzio

Simioj evoluis el duonsimioj antaŭ proksimume 34 milionoj da jaroj (la ĝusta tempo ne estas tute certa). Tiuj havis pli antaŭdirektajn okulojn, malpli multajn dentojn, kaj pli grandajn cerbojn ol duonsimioj. Konataj specioj de fruaj simioj povis esti tiel malgrandaj kiel sciuroj, aŭ tiel grandaj kiel katoj. Ilia anatomio sugestas, ke ili manĝis fruktojn kaj semojn kaj loĝis arbe. Simioj plejparte anstataŭigis duonsimiojn. Tamen, kelkaj specioj de duonsimioj travivis – plej ofte en regionoj, kie simioj ne loĝis (ekzemple ĉe la insulo de Madagaskaro).

Okcidentaj simioj aperis antaŭ proksimume 30 milionoj da jaroj en Sudameriko. Dum tiu epoko, Sudameriko estis izolata kontinento, ne tuŝante Nordamerikon, nek Afrikon, nek Antarkton. Malgrandaj grupoj de simioj iel atingis Sudamerikon, kaj tie ilia evoluado iris laŭ malsama vojo.

Antaŭ proksimume 23 milionoj da jaroj, homedoj komencis aperi en Afriko—tiuj evoluis el orientaj simioj. Homedoj emas esti pli grandaj ol aliaj simioj. Aldone, la homedo havas pli grandan cerbon, "kontraŭigeblajn" dikfingrojn, kaj ne plu havas voston.

La homo evoluis el la homedo antaŭ malmultaj milionoj da jaroj, kaj ni estas speco de homedo kaj simio.

Inteligenteco de simio redakti

Simio kiel laboratoria besto redakti

 
Malfeliĉa makako kaĝe en eksperimentejo, en Usono
 
Ĉimpanzo

Ĉar kromhomaj simioj tre similas homojn, sed ne havas homajn rajtojn, sciencistoj ofte uzas ilin kiel eksperimentaĵojn, por testi ekzemple novajn medikamentojn, ŝminkojn, ktp. La makako estas la plej ofte tiel uzata, pro sia facila traktebleco. Ekzistas ĉirkaŭ 15 mil makakoj malliberaj en eksperimentejoj en Usono.

Je 2004, 10 mil simioj uziĝis eksperimente en la Eŭropa Unio.

Laŭ kritikantoj, malliberigi simiojn en etaj kaĝoj kaj eksperimente uzi ilin estas fiuzo.

Dum la 20-a jarcento, simioj ankaŭ iufoje uziĝis por testi kosmoraketojn. La 14-an de junio 1949, la makako Alberto la 2-a, veturante sur V2-raketo, iĝis la unua simio atinginta la kosmon (Alberto la 1-a ne sukcesis atingi la kosmon). Simioj kaj aliaj bestoj uziĝis tiel por testi la influon de kosma radiado kaj nulgravito sur la sano. Tiuteme vidu ankaŭ Roger Fouts

Simio en religio redakti

En Hinduismo, la dio Hanuman simbolas forton, kuraĝon, virton, kaj modeston. Hanuman estas simio.

La simio ankaŭ aperas en la Ĉina zodiako, kaj estas la 9-a el la 12 bestoj, kiuj donas siajn nomojn al la jaroj de la Ĉina kalendaro.

Simio en fikcio redakti

Simioj aperas tre ofte filme.

Bildaro redakti

Katarinoj (Maldiknazuloj) redakti

Platirinoj (Diknazuloj) redakti

Vidu ankaŭ redakti

Por plia legado redakti

Referencoj redakti

  1. PIV2, p.1041