Simliŝa

fikcia lingvo
(Alidirektita el Simlish)

Simliŝa lingvo(angle Simlish) estas fikcia lingvo kiu estis speciale desegnita por la videoludo "Sims". La eldonisto pripensis ke estus tre multekosta sinkronizi (fare de voĉaktoroj) la vortojn de Sims en ĉiuj lingvoj de la ludantoj. Tial estis inventita la 'Simliŝa' parolata de Sims, la roluloj en Sims, Sims 2 kaj Sims 3. La lingvo konsistas el pecoj de la ukraina, franca, latina, finna, la angla, fiĝia kaj tagaloga (la lingvo kiun oni parolas en la Filipinoj) por krei propran lingvon. Multaj kantoj estis tradukitaj en 'Simlish', ekzemple "Smile" (rideto) de Lily Allen.

Simlish estas parolita de Sims, la fikciuloj en La Sims, La Sims 2 kaj La Sims 3.[1]

Frazoj en la simliŝa redakti

Ĉiuj ĉi frazoj estas de The Sims 

  • Vira Sims parolanta - "Homina blastima."
  • Virina Sims parolanta - "Enama polap."
  • Infano Sims parolanta - "Sizzaza Za" kaj "The sungoos keekaf terweek."
  • Virina Sims ludanta 'arcade'-ludojn - "Itwack, itcack."
  • Plenkreska Sims parolanta je la telefono - "A Beboo."
  • Infano Sims enirante aŭtobuson - "Yabba doochia."
  • Plenkreska vira Sims dirante adiaŭon - "Mal-Mal."

Parolata Simlish redakti

Simlish Esperanto
Sul Sul Saluton
Ragen Plaga Mi deziras dormi
Urr rahh Olala
Myshuno Ludo
NooBoo Bebo
Soon Soon Ĝis la
Araganda Foriru

Referencoj redakti

  1. The Sims Bustin' Out Designer Diary #3. Arkivita el la originalo je 2006-01-06. Alirita 2017-06-19.

Eksteraj ligiloj redakti