Simo Milojeviĉ
Simo MILOJEVIĈ, nacilingve: Milojević (naskiĝis la 14-an de decembro 1936 en Bosnio, forpasis la 3-an de februaro 2022 en Bosnio) estis ĵurnalisto kaj profesia esperantisto. Li esperantistiĝis en 1956, estis membro de la Akademio de Esperanto dum la jaroj 1989-1998.
Simo Milojeviĉ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de decembro 1936 |
Morto | 3-an de februaro 2022 (85-jaraĝa) en Trebinje |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Bosnio kaj Hercegovino Jugoslavio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ekde 1959 li vivis en Beogrado. En ties parto Zemun li finis la gimnazion. En la universitato li ekstudis komparan literaturon. Fine de 1956 li eklernis en Zemun Esperanton. Dum sia vivo li ofte nomis tiun, al kiu li dankis sian movadan ekmoviĝon: Branko Rajšić (1900–1978) [1].
En la komenco de sia movada aktivado li estis sekretario de loka Esperanto-klubo, poste de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. En 1963 li estis ĉefredaktoro de Jugoslavia esperantisto, poste de La suda stelo (1964, 1967-69). Kiel komisiito de UEA li restadis pli ol jaron (1960-61) en Hinda Unio kaj Nepalo por instrui Esperanton. Post sia transloĝiĝo al Nederlando, Milojević de 1970 ĝis 1974 redaktis la revuon Kontakto teame kun Ulrich Lins kaj Hans Zeilinger.
En 1974 li eklaboris en la Centra Oficejo de UEA, kiel vicdirektoro (1974-80) kaj redaktoro de Esperanto. Inter 1983 kaj 1995 li estis Ĝenerala Direktoro de UEA. En sia 60-a vivojaro, 1996, li decidis formeti ĉiujn movadajn funkciojn kaj labori kiel libroservisto kaj bibliotekisto en UEA, ĝis la fino de 2002, kiam li pensiiĝis. Ekde la fino de 2007 li loĝas en Trebinje (Respubliko Serba, Bosnio kaj Hercegovino).
Milojeviĉ estis unu el la ĉefaj motoroj de UEA kaj Universalaj Kongresoj. Aŭtoro de sennombraj artikoloj.
Referencoj
redakti- ↑ Libera Folio: Simo Milojević – la bonkora aŭtoritato
Antaŭe: | Ĝenerala Direktoro de Universala Esperanto-Asocio | Poste: |
---|---|---|
Victor Sadler | 1983–1996 | Osmo Buller |
Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |