Ĝermolisto de bulgaraj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Simo Simov)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Neli ABAĜIEVA (cirile Нели Абаджиева, naskiĝis en 1922, mortis la 9-an de junio 1997 en Sofio) estis bulgara aktiva esperantistino kaj iama delegito de UEA pri flegado.

Ilija Andrew (naskiĝis 1929?) estis esperantistino el Ŝumen.

Petr Angeliev (mortis la 1-an de septembro 1923) estis estrarano de la grupo "Verda Stelo" en Tatar-Pazarĝik[1].

Maria ANGELOVA (cirile Мария Ангелова, naskiĝis en 1925, mortis la 12-an de decembro 1999 en Sofio) estis bulgara esperantistino kaj aŭtorino de la poemaro Kien ni iras (1991).

Miĥail ARNAUDOV (cirile Михаил Арнаудов) estis bulgara esperantisto kaj doktoriĝinta universitata profesoro de literaturo. Li interalie prezidis publikan kunvenon dum propaganda Esperanto-semajno en Sofio en 1924 kaj tiam faris paroladon pri Esperanto.

Boris ATANASOV (cirile Борис Атанасов, naskiĝis en 1927, mortis en decembro 1993) estis UEA-fakdelegito pri juro en Bankja (Bulgario) kaj prezidanto de la loka societo.

Arĥimandrito Zajarij Atanasov (20-a de julio 1874; mortis la 16-an de aŭgusto 1936) el Dupnica. Siajn studojn faris en la Eklezia seminario en Samokov. Li estis monaĥo en monaĥejo de Rila[2].

Jaakov BEĤAR (cirile probable ne Яаков, sed Яков Бехар, naskiĝis en 1904, mortis en 1993) estis Esperanto-aktivulo en sia naskiĝurbo Pazarĝik (Bulgario) kaj poste en Israelo, prezidinto de Esperanto-Ligo en Israelo.

Ilija Bobĉev (naskiĝis 1873; mortis la 9-an de oktobro 1936) advokato, estis la unua prezidanto de la esperantista klubo "Stelo" en Plovdiv en 1900 kaj kunlaboris en la redaktado de la gazeto Rodiranto eldonita de tiu klubo[3].

Petko BONEV (cirile Петко Бонев, naskiĝis en 1921, mortis la 24-an de septembro 1999) estis multjara membro de la internacia Esperanto-movado, longtempe UEA-delegito en Stara Zagora, eks-estrarano de Bulgara Esperanto-Asocio kaj fakdelegito de UEA pri turismo, gastigado kaj kemio.

Aleksandr At. Ĉirpanliev (mortis 1940) piloto-aviadisto, estis esperantisto el vilaĝo Ŝipka, Kazanlaŝko.

Kosta Danĉev (mortis 1921) estis esperantisto en Karlovo.

Gacka Al. Daslova (mortis la 27-an de majo 1923) estis esperantistino en Loveĉ[4] edzino de Al. Daskalov.

Penka Deliĉeva (mortis 1940) estis esperantistino el Stara Zagora.

Stojan Dilsizov (naskiĝis 1909?; mortis la 3-an de januaro 1927) estis esperantisto en Berkovica.

Metodi Ivanov DIMITROV (cirile Методи Иванов Димитров, naskiĝis en 1921, mortis la 9-an de oktobro 1998) estis multjara prezidanto de la Esperanto-societo "Radio" en Pazarĝik, Bulgario.

Veselin DIMITROV (cirile Веселин Димитров, naskiĝis la 22-an de septembro 1937) estis bulgara esperantisto en Mezdra, pioniro kaj fondinto de la loka Esperanto-Societo. Estis la lasta prezidanto de la Societo "Nikola Jonkov Vapcarov".

Radka Stefanova Dilova (cirile Радка Стефанова Правчанска - Дилова, naskiĝis la 11-an de februaro 1934, mortis 59-jara la 4-an de majo 1993 en Sofio) estis bulgara esperantisto en Mezdra, pioniro kaj fondinto de la loka Esperanto-Societo "Nikola Jonkov Vapcarov". Estis multjara prezidanto de la Societo kaj gvidas multajn Esperanto-kursojn.

Elenka At. Djulgerova, Lena, (naskiĝis 1916?; mortis la 22-an de oktobro 1936) estis esperantistino en Ruse.

Panju Dragnev (mortis junio 1925) estis esperantisto en unua duono de 20-a jarcento.

Maria Jordanova Gajdarova (mortis la 14-an de oktobro 1937) estis esperantistino en vilaĝo Dolna-Orehovica, regiono de Gorna-Orehovica[5]

Gani Hr. Ganĉev (mortis en aŭgusto 1928) bulgara esperantisto en Sofio, estis filo de Adriana Budevska Ganĉeva, nevo de Vili Ganĉev.

Georgi Gaŝevoki[6] (aŭ Georgi Gaŝeveski[7]). estis bulgara esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verkoj:

 
 Poŝformata kolekto de 69 legaĵetoj: plejparte ne novaj, tamen bone elektitaj, kaj redaktitaj laŭ simpla stilo. Rekomendinda. 
— La Brita Esperantisto - Numero 338, Junio (1933)
  • Esperanto-Bulgara Frazaro. 1935.

Dmitri GAVRIJSKI (cirile Дмитри Гаврийски, naskiĝis en 1878, mortodato nekonata) estis bulgara doktoriĝinta instruisto, publicisto, oratoro kaj esperantisto. Naskiĝinte en vilaĝo Gradiŝte, Sevlievsko, la plejparton de sia vivo li pasigis en Sofio. Li verkis kaj eldonis broŝuron bulgare: "Esperanto venkos la mondon" kaj paroladis pri Esperanto. En sia komerca gimnazio li enkondukis Esperanton.

Georgi Geŝevestis esperantisto en Pazarĝiŝka dum la unua duono de 20-a jarcento[8].

Gunĉo St. Gunĉev (naskiĝis la 9-an de marto 1904; mortis la 2-an de julio 1940) docento de geografio ĉe la Ŝtata Universitato, estis esperantisto el Bela. Li eklernis Esperanton en Pleven, kie li eldonis la esperantan bibliotekon Svetovnik. Kiel geografo, li verkis nacilingvajn librojn pri geografio de Bulgario [9].

Ivan Hubenov (mortis 1927) frato de Jordan Hubenov kaj Atanas Hubenov estis esperantisto el Papazli[10].

Jordan Hubenov (mortis 1927) frato de Ivan Hubenov kaj Atanas Hubenov estis esperantisto el Papazli[11].

Simeon St. ĤESAPĈIEV, instruisto de bulgara lingvo (cirile Симеон Ст. Хесапчиев, naskiĝis la 16-an de aprilo 1910 en Sevlievo) estas bulgara esperantisto en Sevlievo. Li studis slavan filologion, kaj estis redaktisto de Bulgara Esperantisto inter la jaroj 1931 kaj 1933. Multfoje li prelegis pri Esperanto, precipe en gimnaziaj rondoj, kaj verkis prilingvajn artikolojn.

Dimitr Iliev estis esperantisto en Plovdiv dum unua duono de 20-a jarcento.

Mladen Blaĵev Iliev (naskiĝis 1913?; mortis la 3-an de junio 1937) estis esperantisto kaj kursgvidanto en Steĵerov[12]

Ivan Iliev estis esperantisto ĉe la mezo de 20-a jarcento en Sofio.

Verko:

  • Въ сҌнката на пирамидитҌ.— En la ombro de la piramidoj. Vojaĝnotoj el la proksima Oriento. Eld. la aŭtoro, Sofio, 1942.
 
 La aŭtoro travojaĝis en la antaŭvespero de la nuna milito la landojn de la proksima oriento: Turkujon, Sirion, Palestinon, Irakon, Egipton kaj Grekujon. Dank’ al la internacia lingvo kaj al sia granda observemo, li vidis, aŭdis kaj lernis multajn interesajn aferojn. Ilin li nature kaj intime rakontas al ni, ofte ligante kaj komparante la estintecon kun la estanteco. La libro estas ilustrita kaj oni legas ĝin kun streĉo. Ni varme rekomendas ĝin al niaj gelegantoj ankaŭ kiel modelan priesperantan propagandilon bulgarlingvan. 
— I. H. K. Bulgara Esperantisto j.23 n05-06 mai-jun 1942

Vasil lliev (mortis la 25 de oktobro 1940) ĉefo de poŝĉekservo, estis redaktoro de esperanta paĝo en poŝtoficista gazeto[13].

Dimitr G. Ivanov estis lektoro de Esperanto dum la unua duono de 20-a jarcento en Sofio.

Verko:

  • ЕСПЕРАНТО-БЪЛГАСКИ РЕЧНИКЪ / ESPERANTO-BULGARA VORTARO. Eldono de la aŭtoro. Ruse, 1937, 152 pĝ.

Jovĉo Ivanov, elektro-muntisto, estis esperantisto en Bulgario en Ĉirpan dum la unua duono de 20-a jarcento[14].

Lazar Ivanov (naskiĝis 1902?, mortis 1930) estis esperantisto en Sofio.

Todor H. Ivanov (mortis en decembro 1928) estis esperantisto en vilaĝo Batak[15].

Ilija Jamukov estas esperantisto en Bojanov dum la unua duono de 20-a jarcento.

Minĉo Janaĉkov (mortis la 12-an de julio 1923) estis bulgara esperantisto en vilaĝo Skrinjano, Provinco Kjustendil.

Jordan JORDANOV (cirile Йордан Йорданов, naskiĝis en 1928, mortis komence de aŭgusto 1992 en Sofio) estis fondinto de la Internacia Esperanta Kursejo en Pisanica (Bulgario) kaj prezidis unu el la Esperanto-societojn en Sofio.

Petr Jordanov (naskiĝis 1884) advokato, estis esperantisto el Tirnovo ekde 1901. En 1902 li iĝis sekretario de Esperanto-klubo Aŭroro en Sofio kaj kunredaktis la revuon Rondiranto. Ĉirkaŭ 1907 li moviĝis al Rila, kie li fariĝis kontabilisto de loka monaĥejo. En la Rila montaro li verkis plurajn versaĵojn, kiuj aperis en la revuo „Lumo“, eldonita en Tirnovo. En 1909 li servis ĉe la universitata biblioteko en Sofio; tiam li denove gvidis kursojn en la ĉefurbo kaj partoprenis aktive en la gvidado de la tiama Sofia esperanto-societo. En 1910 li denove iris en la Rilan monaĥejon; post li estis membro de la Centra komitato de la tiama Bulgara Esperanto-ligo. Li prezidis du landajn esperanto-kongresojn kaj estis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio. Li partoprenis aktive en la organizo de la Baha-ana movado en nia Bulgario. Ĉirkaŭ 1940 li estis redaktoro de Bulgara esperantisto[16].

Teodor KANEV (cirile Теодор Канев, naskiĝis la 1-an de marto 1881 en Kalofer, mortodato nekonata) estis bulgara esperantisto kaj sekretario de la komerco-industria ĉambro en Sofia. En la bulgaran li tradukis interalie la Esperanto-lernolibron de Théophile Cart. En 1911 li transiris al Ido kaj en 1922-23 provis organizi landan Ido-movadon, sed sen daŭra sukceso.

Rajna KASABOVA (cirile Райна Касабова, naskiĝis en 1900, mortis komence de aprilo 1993 en Ŝumen, Bulgario) estis UEA-fakdelegitino pri instruado kaj turismo.

Ivan KIRĈEV (cirile Иван Кирчев, naskiĝis en 1923, mortis la 29-an de aprilo 1999 en Razgrad) estis fondinto kaj prezidanto de la Esperantista Kulturdomo D-ro Ivan Kirĉev en Razgrad en kiu oni organizis kunvenojn, belartajn vesperojn, literaturajn konkursojn kaj esperantlingvajn teatraĵojn[17]. Li estis honora membro kaj eks-estrarano de Bulgara Esperanto-Asocio, iama delegito de UEA kaj honora urbano de Razgrad - interalie pro tio ke li estis ĉefkuracisto kaj direktoro de regionoa malsunelejo kaj pro siaj meritoj kiel verkisto en Esperanto.

Nano KJUĈUKOV (cirile Нано Кючуков, naskiĝis en 1919, mortis en 1999 en Sofio) estis bulgara esperantisto. Li servis kiel estrarano (1964-74) kaj vicprezidanto (1975-88) de Bulgara Esperanto-Asocio, kaj LKK-vicestro de du Universalaj Kongresoj (Sofio, 1963 kaj Varna, 1978).

Panajot KOLEV (cirile Панайот Колев, naskiĝis en 1892 en Sofio, mortodato nekonata) estis bulgara esperantisto kaj liberprofesiulo. Pasante sian vivon en la naskiĝurbo Sofio, li tie gvidis multajn kursojn. Interalie li estis la unua lektoro de Esperanto en la ŝtata blindula instituto en Sofio, kaj organizis la laboristan Esperanto-movadon en Bulgario.

Eksteraj ligiloj

redakti

Tinka LAKOVA (cirile Тинка Лакова, naskiĝis en 1907, honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio kaj gvidinto de ties virina sekcio, parolistino de la iamaj Esperanto-elsendoj de Bulgara Radio, mortis decembre 1995 en Sofio.

Lalju C. LALEV (cirile Лалю Ц. Лалев, naskiĝis en 1922, mortis la 8-an de februaro ? en Trojan, Bulgario) estis iama UEA-delegito.

Georgi Manĉev (mortis la 24-an de oktobro 1929) prokuroro ĉe distrikta juĝejo, estis esperantisto en Sevlievo.

Ĥristo MANOLOV (cirile Христо Манолов, naskiĝis en 1915, mortis la 23-an de novembro 2001) estis bulgara esperantisto kaj fondinto de Esperanto-societo "Ĥristo Kozlev" en Polski Trambeŝ, Bulgario, instruisto, membro de BES kaj MEM.

Dimitr Matrov (mortis en junio 1925) estis bulgara esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Ivan Mihailov (naskiĝis 1904?; mortis la 28-an de julio 1927) studento, estis esperantisto en Randomir, kies loka grupo li estis unu el la fondintoj.[18]

Dimitr Miŝev (naskiĝis 1907?; mortis la 18-an de julio 1927) estis esperantisto en Orehovo naskita en vilaĝo Galiĉe[19].

Stanka G. Mirĉeva (naskiĝis 1904?; mortis la 12-an de januaro 1925) instruistino, estis esperantistino en Nova Zagora.

Stefan MLADENOV (cirile Стефан Младенов) estis bulgara doktoriĝinta universitata proforo de kompara lingvistiko. Amiko de la movado pri internacia lingvo, speciale de Esperanto, li skribis bone informitajn kaj favorajn artikolojn pri ĝi.

Majoro Ivan Najdenov (mortis 1940) estis esperantisto el Ŝipka.

Georgi St. Nenov (mortis la 4-an de Julio 1924) estis esperantisto en vilaĝo Zlatica [20]

Georgi NIKOLOV (cirile Георги Николов, naskiĝis la 7-a de januaro 1883 en Sofio, loĝis samloke, mortodato nekonata) estis bulgara ĝardenisto-pejzaĝisto kaj esperantisto. Li estis kunredaktanto de la revuo Unua Paĝo inter la jaroj 1904 kaj 1906, kaj aginto ĉefe en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento.

Nikola NIKOLOV (cirile Никола Николов, naskiĝis en 1926, mortis la 29-an de oktobro 1992 en Sofio, Bulgario) estis dumviva UEA-membro, fakdelegito pri turismo. Lia merito estas la konstruo de Domo Esperanto en la montaro Vitoŝa.

Metodi D. PANĈEV (cirile Методи Д. Панчев, naskiĝis en 1911, mortis la 25-an de aŭgusto 1991 en Sofio) estis dumviva membro de UEA.

Mara Pavlova (mortis la 15-an de marto 1925) instruistino, estis esperantistino en Pazarĝik.

Georgi Penĉev (mortis 1921) estis esperantisto en Tirnovo, kies loka grupo li estis estrarano.

Nelli Penciova estis esperantistino en Bulgarujo en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi partoprenis beleckonkurson en la UK 1929.

Penju Valev (mortis en junio 1925) estis esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Angel Petkov (naskiĝis 1905?; mortis la 5-an de februaro 1925) estis estrarano de loka gruko en Leliĉeri[21].

Ilia Silvestriev PETKOV (persona nomo ankaŭ transskribebla Ilija, cirile Илия Силвестриев Петков, mortis 78-jara la 26-an de julio 1959 en Sofio) estis bulgara esperantisto en Ŝumen, pioniro kaj fondinto de la loka Esperanto-Societo "Vekiĝo".

Nikola Petkov (mortis la 24-an de marto 1925) instruisto, patro de Simeon Petkov, estis esperantisto en Sofio.

Radi N. Popov (mortis 19-an de decembro de 1921 en Pleven) estis esperantisto en vilaĝo Tvardica (Novozagorsko)[22].

Stefan Pravov (mortis la 30-an de junio 1925) estis estrarano de loka grupo de Kilifarevo [23].

Marin Prepinov (mortis en junio 1925) estis esperantisto en unua duono de 20-a jarcento.

Ilarion Rajĉev, dogana oficisto, estis bulgara esperantisto ekde 1895. Tiam li loĝis en vilaĝo Batak kaj estis prezentita al lingvo de Ivan Debeljanov. Poste li movadis en Sofio, kie li estis la unua sekretario de loka esperanto-asocio "Aŭroro" de 1902 ĝis 1903, kiam li moviĝis al Burgas. [24]

Todor Rjapov, entomologo, estis esperantisto en Sofio dum la unua duono de 20-a jarcento.

Simo P. Simov (mortis la 19-an de januaro 1922) estis esperantisto en Pleven, kies loka grupo li estis prezidanto.

Ivan ŜIVAROV (cirile Иван Шиваров, naskiĝis en 1901, mortis la 22-an de aprilo 1993 en Plovdiv) estis honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio, kursgvidinto, redaktoro de dulingva informbulteno, aŭtoro de artikoloj kaj de la libreto Mia trezorejo (1986).

Aleksandar "Saŝa" Ŝivarov (cirile Александър respektive Сашо Шиваров, naskiĝis en 1974 en Varna) estas bulgara esperantisto kaj ekonomikisto, specialiĝinta pri internaciaj mediprotektaj programoj. Li aktiviĝis kiel esperantisto komence de la 1990-aj jaroj, kiel studanto en Varna, kunorganizis la Internacian Junularan Kongreson de TEJO de 1993 en Vraca, aktivis en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO kaj - flue parolanta interalie la anglan, germanan kaj rusan - reprezentis TEJO-n en pluraj nesperantistaj konferencoj de internaciaj junularaj kaj kulturaj neregistaraj organizaĵoj. Nun li laboras en sia hejmurbo kiel universitata docento.

Kina V. Tabakova (mortis la 27-an de januaro 1922) estis esperantistino en Gabrovo. Ŝi estis edzino de Vasil Tabakov[25].

Ivan TANEV PEEV (cirile Иван Танев Пеев, naskiĝis en 1921, mortis la 20-an de oktobro 1994) estis vicprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio kaj multjara prezidanto de unu el la Esperanto-societoj en Sofio.

Petar H. Tanev, librobindisto, estis esperantisto en Ĉirpan[26].

Vladslav Tilev (mortis 1921) lernanto, estis esperantisto en Tatar-Pazarĝik.[27]

Elena Toĉeva (mortis la 2-an de decembro 1927) estis bulgara esperantistino en Sofio ekde 1920. Sekretariino de Bulgara Esperanto-Asocio. En 1921 kaj 1922 Elena Toĉeva estis elektita membro de la Centra Komitato de la tiama Bulgara Esperantista Societo.

Ivan Topalov (mortis en Junio 1925) estis esperantisto en unua duono de 20-a jarcento.

Subleŭtenanto Georgi Trajĉev (mortis 1923) el Kjustendil estis bulgara esperantisto mortigita en Sofio pro politikaj kaŭzoj[28]

Artin Uzunjan estis esperantisto en Plovdiv dum unua duono de 20-a jarcento.

Zahari ZAHARIEV (cirile Захари Захариев, ankaŭ latinliterigebla ortografie Zaĥari Zaĥariev, sed kutime li mem en publikaĵoj uzis la formon Zahari Zahariev), estis aktiva esperantisto de la epoko inter la unua kaj dua mondmilitoj. Interalie plurajn jarojn li estis redaktisto de la revuo Bulgara Esperantisto. En 1926 li publikigis la gramatikan verkaĵon Esperanta sintakso en la bulgara kaj Esperanto, kaj en 1928 el la rusa lingvo tradukis la verkaĵon Pensoj de Lev Tolstoj pri la perforto, milito kaj revolucio. Elektitaj el liaj verkoj, taglibroj kaj leteroj de Valentin Bulgakov, kiun en Enfield, Middlesex, Anglio publikigis la Internacio de Militkontraŭuloj.

Referencoj

redakti
  1. Bulgara Esperantisto, j05 n01 sep. 1923
  2. Bulgara esperantisto j.18 n.01-02 sep.-okt. 1936
  3. Bulgara esperantisto j.18 n.03-04 nov-dec 1936
  4. Bulgara Esperantisto, j.5 n01 sep. 1923
  5. Bulgara esperantisto j.19 n.02 nov. 1937
  6. La Brita Esperantisto - Numero 338, Junio (1933)
  7. La Brita Esperantisto - Numero 361, Majo (1935)
  8. Bulgara esperantisto, j.22 n.07-08 sep.okt. 1941
  9. Belga Esperantisto, j.22 n.05-06 maj-jun 1941
  10. Bulgara esperantisto j.08 n.07-08 aŭg. 1927
  11. Bulgara esperantisto j.08 n.07-08 aŭg. 1927
  12. Bulgara esperantisto j19 n09-10 okt. 1937
  13. Bulgara esperantisto j.21 n.06-07 nov. 1940.
  14. Bulgara Esperantisto j.22 n.03-04 1940
  15. Bulgara esperantisto 1929 j10 n05 jan.
  16. Bulgara esperantisto j. 21 n04-05 jun. 1940
  17. (eo) Ivan Minĉev, Vivis tiaj homoj, "Voce del centro Esperantista Piceno-Ascoli Piceno, n-ro 344, p. 13, ecembro 2006,
  18. Bulgara Esperantisto j.08 n.05-06 jul. 1927
  19. Bulgara esperantisto j.08 n07-08 aŭg. 1927
  20. Bulgara Esperantisto, j06 n02 okt. 1924
  21. Bulgara Esperantisto, j06 n05 jan-feb 1925
  22. Bulgara esperantisto jk. 03/ n7 jan 1922
  23. Belga Esperantisto, j06 n11-12 jul-aŭg 1925
  24. Bulgara esperantisto j.17 n. 3-4 nov-dec. 1935, pĝ 9
  25. Bulgara esperantisto j03 n07 jul 1921
  26. Bulgara Esperantisto, j. 22 n.07-08, sep.-okt. 1941
  27. Bulgara esperantisto j02 n09 jul 1921
  28. Bulgara esperantisto j04 n12 aŭg 1923