Simone Glodeau

franca esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Simone GLODEAU (aŭ, esperantigite, Simono GLODO, aŭ Glodino) estis franca esperantistino, aktivulo de la laborista movado, naskiĝis en 1899 kaj mortis la 8-an de majo 1987.

Simone Glodeau
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1898 (1898-11-30)
Morto 8-an de majo 1987 (1987-05-08) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Ludoviko Glodeau
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

SAT-anino kaj tre aktiva membro de SAT-Amikaro kun sia edzo Ludoviko, kiu antaŭe en 1921 jam helpis al la starigo de SAT dum la Universala Kongreso en Prago. Ŝi interalie redaktis la francan broŝuron Une humanité, une langue, poresperanta pledo, kiu plu haveblas ĉe la SAT-Amikara libroservo, kiun ŝi prizorgis ĝis 1966. Aldone, ŝi estis sekretario de SAT-Amikaro ĝis 1979.

Verkoj redakti

  • Une Humanité, une langue, 1946
  • Une Humanité, une langue, 1973 (draste reviziita broŝuro, en kiu malaperis interalie detala historia skizo pri la laborista esperanto-movado).

Eksteraj ligiloj redakti