Simone Martini

Simone Martini estis grava eksponento de la Gotika Pentrarto kiu pli kontribuis por la disvastigo de la Siena Pentrado.

Simone Martini
(1440-1497)
Frontispico de la Vergilio-kodekso, Ambrozia Biblioteko, Milano.
Frontispico de la Vergilio-kodekso,
Ambrozia Biblioteko, Milano.
Persona informo
Simone Martini
Naskiĝo 1284
en Sieno, Respubliko de Sieno
Morto 25-a de aŭgusto 1344
en Avinjono, Francio
Lingvoj itala [#]
Ŝtataneco Italio [#]
Familio
Parencoj Lippo Memmi [#]
Profesio
Okupo pentristo • iluministo [#]
Laborkampo pentrado [#]
Verkado
Verkoj Commemoration of Guidoriccio Da Fogliano at the Siege of Montemassi ❦
Annunciation with St. Margaret and St. Ansanus ❦
Orsini Polyptych ❦
Triptych of Saint Augustine ❦
Polyptych of Saint Dominique ❦
Fresque de Simone Martini [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li portretis, en la plej multaj el siaj verkoj, kristanajn religiajn temojn, ĉefe fragmentojn de la vivoj de sanktuloj. Li estis la plej elstara kreinto de la siena skolo post Duccio di Buoninsegna, kaj la plej bona interpretisto de la gotika stilo en itala pentrarto. Li estis trejnita en la rondo de Duccio, sed li evoluigis laŭ tre persona maniero la linearecon de la stilo de sia instruisto kaj aldonis grandan intereson pri perspektivaj efikoj, spegulbildo de tiutempaj tendencoj.[1]

Lia stilo nur evoluis laŭlonge de lia vivo. El sia unua dokumentita verko, la granda fresko de la Majesto en la "Publika Palaco de Sieno", li faris ornaman uzon de linioj kaj koloroj, kaj estis genia kreinto de elegantaj kaj mildaj komponaĵoj, plenigitaj de harmonio kaj rafinado. En 1317 li translokiĝis al Napolo, al la servo de "Roberto de Anĵuo", por kiu li pentris elstaran retablon inspiritan en familia temo: la frato de Roberto, Ludoviko de Tolosa, kiu ĵus estis enkanonigita, aperas kronante lin Reĝo de Napolo.

Lia agado okazis ĉefe en Sieno, kie interalie en 1333 li kreis unu el siaj plej grandaj majstraĵoj: la retablon prezentantan la Anunciacion, nun konservitan en la Galerio Uffizi en Florenco. En 1340, invitite de papo Benedikto la 12-a, li translokiĝis al la papa kortego de Avinjono, kie li restis ĝis sia morto okazinta kelkajn jarojn poste.[2] Simone Martini estis edzo de Giovanna di Memmo di Filippuccio, fratino de Lippo Memmi kaj filino de Memmo di Filippuccio.

 
"La Majesto", Publika Palaco de Sieno.
 
Bildo de Simone Martini.

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj