Simpliciano (Latine: Simplicianus; Itale: Simpliciano) estis episkopo de Milano de 397 ĝis 400 aŭ 401. Li estas honorata kiel Sanktulo kaj en la Romkatolika kaj en la Ortodoksa Eklezioj kaj lia festotago estas la 14-a de aŭgusto.[1]

Sankta
Simpliciano
Episkopo de Milano, Sanktulo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 320 (0320-01-01)
en Brivio
Morto ĉ. 400
en Milano
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Milano
Dum 397 - 400/401
Antaŭulo Ambrozio de Milano
Sekvanto Venerius
Sanktulo
Honorata en Romkatolika kaj Ortodoksa Eklezioj
Festotago 14-a de aŭgusto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭe li helpis je doktrinaj aferoj al Ambrozio de Milano. Simpliciano ankaŭ ludis gravan rolon en la konvertoj kaj de Alipio de Tagaste kaj de Aŭgusteno de Hipono. La renkonto inter Aŭgusteno kaj Simpliciano okazis en Milano en 386 kaj ĝi estis registrita en la Konfesoj de Aŭgusteno.[2] Post sia konverto, Aŭgusteno ankaŭ nomigis Simplicianon patro same kiel Ambrozio, kaj en 397 li dediĉis al Simpliciano du librojn pri la temo de la antaŭdestinismo, konata kiel De Diversis Quaestionibus ad Simplicianum.

Referencoj redakti

  1. Ruggeri, Fausto (1991). I Vescovi di Milano. Milan: NED. p. 13. ISBN 88-7023-154-2. (itale)
  2. Wikisource ĉe The Confessions of Saint Augustine (Outler), Book VIII, Chapter 2. Wikisource. [1]