Simplified molecular-input line-entry system

La simplified molecular-input line-entry system (la angla por "simpligita sistemo de linia elemento por molekula enigo"), aŭ SMILES, estas specifo, kiu aspektas kiel linia notaĵo, pri neplursenca priskribo de molekulaj strukturoj per uzo de mallongaj ASCII-aj simbolĉenoj. La ĉenoj SMILES eblas esti enigata de la plejparto de la modifiloj de molekulaj dosieroj por esti ree alŝanĝata al dudimensiaj desegnaĵoj aŭ tridimensiaj modeloj de la cela molekulo.

Genero de SMILES.

La origina SMILES-a specifo estis malvolvita de Arthur Weininger kaj David Weininger dum la fino de la 1980-aj jaroj. Ekde tiam, ĝi estis modifita kaj malvolvita de aliaj, ĉefe de Daylight Chemical Information Systems Inc. Dum 2007 aperta normo nomita "OpenSMILES" estis malvolvita de la komunumo de aperta ĥemio Blue Obelisk.

Dum julio 2006, la IUTAK enkondukis la priskriban sistemon InChl kiel normo pri esprimo de molekulaj strukturoj. Oni tamen ĝenerale konsideras tion, ke SMILES havas la avantaĝon esti pli legfacila ol la InChl pri homoj; ĝi ankaŭ estas legebla de vasta aro de programaroj, kiuj prezentas ampleksan teorian kapablon (pri grafeteorio, ekzemple).

Eksteraj ligiloj redakti

Specifoj redakti