Sinagogo de Mühlhausen

La Sinagogo de Mühlhausen (germane: Synagoge Mühlhausen) troviĝas en la urbocentro de Mühlhausen, Germanio, Jüdenstraße nr 24.

La sinagogo de Mühlhausen
Galerio kun ekspozicio

Historio redakti

Unua endokumenta mencio pri judoj estas en la Jurlibro de Mühlhausen (ĉ. 1220). Post la pogromo post pestepidemio (1349) menciitis en 1380 sinagogo por nova komunumo. Inter 1417-1513 ekzistis preĝejo en la strateto Jüdengasse (=hodiaŭ: Jüdenstraße). Nova pogromo de 1452 malfortigis la judan komunumon tiom, ke ĝi malfondis sin ĉ. la jaro 1510. Ĉirkaŭ 1637 vivis denove judoj en la urbo, en 1793 jam 78 uloj. Ili kunvenis en privataj domoj kaj preĝejoj - eĉ post la novfondo komunuma de 1806. Ekde 1839 oni klopodis konstrui novan sinagogon.

Jen kelkaj etapoj de la sinagogo en Jüdenstraße nr 24:

  • 1840: akiro de la grundo
  • 1841/42: konsekro sinagoga; la antaŭa domo iĝas komunumdomo
  • 1905: profundaj restaŭradlaboroj
  • 1938: malsanktigo kaj vundigo de la kantoro
  • 1939/44: la antaŭdomo misuzatas kiel geto-domo
  • 1947: redono de la posedaĵoj al la judoj, kiuj ne povas tenadi ĝin - pro tio uzo fremda
  • 1987/88: klopodoj protekti la tuton
  • 1998: inaŭguro de la sinagogo kiel renkontiĝloko kun biblioteko

Priskribo redakti

Meze de la urbokerno de Mühlhausen estas la iama komunumdomo de la judoj. Live de la granda dilo malantaŭ la dompordo estis la ĉambro por la religia instruado, en la supra etaĝo loĝis la rabenoj respektive kantoroj de la komunumo. Transpasinte la etan korton malantaŭ la domo oni alvenis al la vera sinagoga ejo. La plej malfrue en 1842 finfarita sinagogo konstruitis laŭ la t.n. pola konstrustilo, kie la ambono estas tre separita disde la toraujo por esti en la centro de la sinagogo. Baldakena antaŭhaleto montras la riĉecon de judaj kulturoj. La maldekstra, nur poste aldonita pordo estis por la rabeno aŭ la kantoro kaj kondukis al la klasikisma toraujo, la meza al la vira sinagogo, la dekstra al la virina galerio. Super la pordoj estas verseto el la 100-a psalmo.

Revivigo danke al lernanta engaĝiĝo redakti

La sinagogo estas konsekrita: gelernantoj de la Evangelia lerneja centro de Mühlhausen (Evangelisches Schulzentrum) ekde aŭtuno 2015 helpas revivigi ĝin, post kiam ĝi restis plejtempe malferma malgraŭ sia aktiva stato. Ili ĉirkaŭgvidas turistojn laŭpete tra la sinagogo kaj informas pri la historio de la juda komunumo. Lernis fari tion la lernantoj dum posttagmezaj laborrondoj, ankaŭ danke al helpo fare de la Juda landa komununaro de Turingio. Estontece estas planite - kune kun la turisma agentejo de Mühlhausen - pliperfektigi la peradon de rondgvidadoj al interesitaj fremduloj.

Fontoj redakti

  • Faldfolio informa en la germana.
  • Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3, p. 152-153

Eksteraj ligiloj redakti