Sincitio
plurnuklea ĉelo
En biologio, sincitio[1] (latine syncytium) estas plurnuklea ĉelo, kiu kreiĝas per kunfandiĝo de ununukleaj ĉeloj.[2]
Ekzemploj
redaktiAnimaloj
redaktiLa plej familiara ekzemplo de sincitioj estas muskolaj ĉeloj. La fibroj de skeletaj kaj kardiaj muskoloj estas sincitioj, formitaj per la kununuiĝo de miloj da muskolĉeloj.
Plantoj
redaktiSincitioj ankaŭ troviĝas en plantoj, interalie en la disvolviĝanta endospermo.
Aliaj vivuloj
redaktiSincitioj ankaŭ troviĝas en fungoj, ameboj, ktp.
Patologia sincitio
redaktiSincitioj formiĝas kiel simptomo de kelkaj virusaj infektoj — interalie, HIV, SARS-CoV-2, ktp.
Referencoj
redakti- ↑ sinciti/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
- ↑ Daubenmire, R. F. (1936). “The use of the terms coenocyte and syncytium in biology”, Science (en) 84 (2189), p. 533–534. doi:10.1126/science.84.2189.533.