Sinclair Lewis
usona verkisto
Harry Sinclair LEWIS [SINklejr LJUvis] (naskiĝis la 7-an de februaro 1885, mortis la 10-an de januaro 1951) estis usona verkisto.
Sinclair Lewis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Sinclair Lewis | |||||
Naskonomo | Harry Sinclair Lewis | ||||
Naskiĝo | 7-an de februaro 1885 en Sauk Centre | ||||
Morto | 10-an de januaro 1951 (65-jaraĝa) en Romo | ||||
Tombo | Greenwood Cemetery (en) vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | usona angla • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Yale Oberlin College (en) Oberlin Academy (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Dorothy Thompson (1928–1942) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Tom Graham vd | ||||
Okupo | romanisto ĵurnalisto dramaturgo verkisto vd | ||||
Laborkampo | Literaturo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | It Can't Happen Here ❦ Babbitt vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel filo de kuracisto li naskiĝis en Sauk Center, Minesoto. Li studis en Yale kaj poste laboris kiel ĵurnalisto kaj en eldonejo.
Kiel verkisto li famiĝis pro sia romano Main Street (1920). Pro sia romano Arrowsmith (1925) Lewis premiiĝis per la Premio Pulitzer, kiun li rifuzis.
En la jaro 1930 li - kiel unua amerikano - estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo pro "Lia bonega kaj vivanta arto en vivpentraĵo, pro lia talento krei rolulojn kun akreco kaj humuro."
Sinclair Lewis mortis en Romo.
En Esperanto
redaktiŜajnas ke nenio estis tradukita de li.
Listo de verkoj
redakti- Our Mr. Wrenn (romano, 1914)
- The Trail of the Hawk (1915)
- Free Air (romano, 1919)
- Main Street (romano, 1920)
- Babbitt (romano, 1922)
- Arrowsmith (romano, 1925)
- Mantrap (romano, 1926)
- Elmer Gantry (romano, 1927)
- The Man Who Knew Coolidge (romano, 1928)
- Dodsworth (romano, 1929)
- Ann Vickers (romano, 1933)
- Work of Art (romano, 1934)
- It Can't Happen Here (romano, 1935)
- Selected Short Stories (rakontoj, 1935)
- The Prodigal Parents (romano, 1938)
- Bethel Merriday (romano, 1940)
- Gideon Planish (romano, 1943)
- Cass Timberlane (romano, 1945)
- Kingsblood Royal (1947)
- The God-Seeker (romano, 1949)
- World So Wide (romano, eld. 1951)