Sindo

provinco de Pakistano

Sindh (sinda lingvo: سنڌ, urdua lingvo: سندھ), aŭ Sindo esperante, estas unu el la kvar provincoj de Pakistano. Sindh situas sude en la lando, ĉe la bordo de Hinda Oceano, sud-okcidente de la provinco. Sude kaj oriente ĝi limas al Barato, norde al Panĝabo kaj okcidente al Baluĉio. Triono de la 40 miliona loĝantaro loĝas en la ĉefurbo Karaĉio. La pli granda lingvoj en Sindh estas la sinda kaj la urdua. Pli ol 90 % de la loĝantoj estas islamanoj, la aliaj inkludas hinduoj kaj kristanoj.

Situo en Pakistano
Flago

Ĉefurbo de Sindh estas Karaĉio ekde 1936; iamaj ĉefurboj estis Hajderabado kaj Thatto. La sekvantaj urboj ankaŭ estas sidejoj de distriktoj: Badin, Dadu, Gotki, Hajderabado, Ĥairpur, Ĥanpur, Ĝakobabad, Ĝamŝoro, Kambar, Kandĥot, Karaĉio (kun 6 distriktoj), Kaŝmore, Larkana, Matijari, Mirpur Ĥas, Mirpur Matelo, Mithi, Naŭŝahro Faroze, Navabŝah, Sadikabad, Sangar, Suĝaval, Sukur, Ŝahdadkot, Ŝikarpur, Tando Adam, Tando Alahjar, Tando Muhamad Ĥan, Thatto kaj Umerkot. Oni ankaŭ havas Daharki, Ĥanpur, Kotri kaj Kamber Ali Ĥan, kiuj estas urbegoj sen esti distriktaj sidejoj.

La provinco havas ĉirkaŭ 40 milionojn da loĝantoj, triono el ili loĝas el la ĉefurbo. Administre Sindh estas dividita al 23 distriktoj. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas PK-SD.

Oficiala lingvo estas la sinda, hindeŭropa lingvo skribata per arabaj literoj, parenca al Sanskrito. Laŭ censo el 1998 59,7 % de la loĝantaro parolas ĝin; la urduan parolas 21,1 %, la panĝaban 7,0 % kaj la paŝtuan 4,2 %.

91,3 % de la loĝantoj estas islamanoj. Krome estas 6,5 % da hinduoj kaj 1,0 % da kristanoj.

Geografiaj elementojRedakti