Sinekdoĥo

vortfiguro
(Alidirektita el Sinekdoko)

Sinekdoĥo (aŭ "sinekdoko") (de la malnovgreka συνεκδοχή) estas parolfiguro, speco de metonimio en kiu:

  • Parto de io estas uzata por la tuto,
  • La tuto estas uzata por parto,
  • Specio estas uzata por la genro,
  • La genro estas uzata por specio, aŭ
  • La substanco, el kio io fariĝas, estas uzata por tiu aĵo.

Oni ne konfuzu sinekdoĥon kun metaforo, kiu estas parolfiguro bazita sur komparo.

Sinekdoĥo estas unu el la plej ordinaraj manieroj karakterizi kaj poste referenci fikcian rolulon. Ofte iu estas konsekvence priskribata per unu sola korpa aŭ vesta parto, ekz-e la okuloj aŭ la ruĝa kufo, kiu iĝas reprezentaĵo de la tuta persono.

Sonetoj kaj aliaj formoj de ampoezio ofte uzas sinekdoĥojn por karakterizi la amaton per terminoj de individuaj korpopartoj prefere al la tuta, kohereca memo. Tiu kutimo aparte oftas en la Petrarka soneto, kie la idealigita amato ofte estas priskribata parton post parto, de kapo ĝis piedpinto.

Ekzemploj redakti

  • Parto de io uzatas por la tuto ("pars pro toto"):
    • «mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton» [Mateo 8:7] (sub mian tegmenton = en mian hejmon);
    • «li estas instruita kapo» [Z] (kapo = homo);
    • manoj aludas al laboristoj, kapoj al bov(in)oj, botoj al soldatoj, fadenoj al vestoj, radoj al aŭtomobiloj, buŝoj manĝigendaj al malsataj homoj, blankaj haroj al maljunuloj, la preso al novaĵ-industrio;
  • La tuto uzatas por parto:
    • la polico por manpleno da policanoj, korpo por la centra parto, ridetanta jaro por printempo, la Pentagono por la superaj generaloj en La Pentagono, la Blanka Domo por la pezidento de Usono kaj ties asistantoj,
    • antikva ekzemplo estas la Faraono por la reĝo de Egiptio (faraono origine signifis "palaco", "Granda Domo" aŭ "Domo de Ptaho" [mankas fonto])
  • Speco uzatas por genro:
    • kastelo por domo aŭ hejmo, pano por manĝaĵo, JudasoQuisling por perfidulo, kodako por fotografilo (?)
  • La genro uzatas por speco:
    • kreitaĵo por homo, lakto por bovina lakto
  • `La substanco, el kiu io fariĝis, uzatas por la kompleta faritaĵo:
    • plasto por kredit-karto,

Vidu ankaŭ redakti