Singapuro

lando en sudorienta Azio

Singapuro (oficiale Respubliko Singapuro; angle Republic of Singapore; malaje Republik Singapura; ĉine 新加坡共和国, Xīnjiāpō Gònghéguó; tamile சிங்கப்பூர் குடியரசு, Ciṅkappūr Kuṭiyaracu) estas insula urboŝtato ĉe la suda ekstremaĵo de la duoninsulo Malako. Ĝi estas la plej malgranda ŝtato en sudorienta Azio.

Panorama vido de la urbocentro en julio 2017
Panorama vido de la urbocentro en julio 2017
Respubliko Singapuro
angle Republic of Singapore
malaje Republik Singapura
ĉine 新加坡共和国
tamile சிங்கப்பூர் குடியரசு

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Progresu Singapuro
suverena ŝtatourboŝtatoinsula landourbo • havenurbo • urbego • milionurbo • limurbo • landomondurbo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Singapuro
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo, malaja lingvo, norma ĉina lingvo, tamila lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, angla lingvo, Singlish, malajzia malaja lingvo, norma ĉina lingvo, singapura signolingvo, Baba Malay, tamila lingvo, Nordĉina dialektaro, minnana lingvo
Loĝantaro 5 866 139 (julio 2021)
Horzono UTC+08:00
Interreta domajno .sg
Landokodo SGP
Telefona kodo +65
Plej alta punkto Bukit Timah
Plej malalta punkto Singapura Markolo
Politiko
Politika sistemo parlamenta respubliko
Ŝtatestro Tharman Shanmugaratnam
Ĉefministro Lee Hsien Loong
Ekonomio
Valuto singapura dolaro

AkvejoPacifiko

Koordinatoj1° 18′ 0″ N, 103° 48′ 0″ O (mapo)1.3103.8
Plej alta punktoBukit Timah [+]
Plej malalta punktoSingapura Markolo [+]
Areo719,1 km² (71 910 ha) [+]
Loĝantaro5 866 139 [+] (julio 2021)
HorzonoUTC+08:00, Singapura Norma Horzono, Azio/Singapuro [+]

Singapuro (Singapuro)
Singapuro (Singapuro)
DEC
Map
Singapuro

Vikimedia Komunejo:  Singapore [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Etimologio redakti

 
La marleono Merlion

La nomo Singapuro devenas de Sanskrito kaj konsistas el Singha (सिंह siṃha, „leono“) kaj Pura (पुर pura, „urbo“), kaj signifas do leonourbo.

Post la setlado en la 7-a kaj 8-a jarcentoj la princlando ricevis unue la nomon Temasek, tio estas urbo ĉe la maro. Laŭ legendo hinda princo fuĝinte el Sumatro en la 14-a jarcento tien. Pro lia geedziĝo al java budhisma princino estiĝis politikaj problemoj inter la hinda Ŝriviĝaja imperio de Sumatro kaj la hinda imperio Majapahit sur Javo. Laŭlegende la princo vidis leonon en densa ĝangalo. Li volis batali kontraŭ la leono, sed ili rigardis unu la aliajn en la okulojn kaj la princo mallevis sian glavon kaj la leono retiriĝis. Pro tiu evento la princo nomis la lokon de tiam Leonourbo. Simbolo de la urbo estas la Merlion, marleono, fabela estaĵo kun leona kapo kaj fiŝa korpo.

Datumoj redakti

  • Landkodo: SG.
  • E-nomo: Singapura Respubliko.
  • Nacia nomo: angle Republic of Singapore [ripablik v singapor] (en), malaje Majulah Singapura [maĝulah sinapura], ĉine 新加坡/新嘉坡, Xīnjiāpō [ŝjinĉjapho], tamile சிங்கப்பூர் குடியரசு, Singapore Kudiyarasu.
  • Etimologio: La landonomo en Sanskrito signifas "urbo de leono".
  • Areo: 714.3 km²
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: Prezidento Tony TAN Keng Yam
    Ĉefministro LEE Hsien Loong
  • Ĉefurbo: Singapuro (2.258 mil).
  • Loĝantaro: 2.987 mil (1995), inter ili 76,5% ĉinoj, 14,5% malajoj, 6,4% hindoj.
  • Ŝtatlingvoj: angla, malaja, ĉina, tamila.
  • MEP: totala - 102 mlrd $; persona - 26.730 $.
  • Monunuo: singapura dolaro
  • Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, aŭtomobiloj, elektrovaroj, ĥemiaĵoj, kaŭĉuko, nutraĵoj.
  • Nacia himno: Majulah Singapura (Progresigu Singapuro)

Historio redakti

 
Statuo de Thomas Stamford Raffles fare de Thomas Woolner, starigita ĉe la supozita alterejo. Oni agnoskas Raffles la fondinton de la moderna Singapuro.

Unuaj mencioj pri Singapuro troveblas en ĉinaj tekstoj de la 3-a jarcento. La insulo utilis kiel antaŭposteno por la ŝriviĝaja -imperio, kies ĉeflando situis sur Sumatro. La tiama nomo de Singapuro en la java lingvo estis Temasek. Post kiam Temasek iĝis grava komercurbo, ĝi baldaŭ perdis tian gravecon. Tial krom kelkaj arkeologiaj spuroj ne ekzistas restaĵoj el tiu epoko.

En 1819 Sir Thomas Stamford Raffles, agento de la brita Orienthinda Kompanio, fondis setlejon ĉe la iama komercejo Singapuro. Tiuepoke loĝis nur ĉirkaŭ 20 malajaj fiŝkaptistfamilioj sur la insulo, kiu estis rifuĝejo de piratoj.

En 1824 la kompanio jam transprenis la tutan insulon, kiun ĝi aĉetis de la sultano de Johor kontraŭ 60.000 usonaj dolaroj kaj jaran renton de 24.000 dolaroj.

La 1-an de aprilo 1867 Singapuro iĝis, kiel parto de la markolaj kolonioj, kronkolonio.

Baldaŭ kreskis la graveco de Singapuro kiel haveno pro sia geografia situo laŭ la marvojoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. La loĝantaro de Singapuro en la jaro 1881 nombris 172.993.

 
Singapuro fine de la 19-a jarcento

En la dua mondmilito japaniaj trupoj invadis Malajzion kaj ĉirkaŭbaris la insulon. La malbone preparitaj britaj soldatoj sub komando de Arthur Percival estis venkitaj de la japana imperia armeo kvankam ili estis pli multnombraj. Ili kapitulacis februare 1942. La japanoj alinomis Singapuron sekve al Shōnan-tō (昭南島) kaj estris ĝin spite al la bombado de Singapuro inter novembro 1944 kaj marto 1945 ĝis septembre 1945.

En 1945 Singapuro estis redonita al la britoj kaj iĝis en 1959 memestrita kronkolonio, kiu estis regata de la unua ĉefministro Lee Kuan Yew.

Post tutlanda referendumo Singapuro iĝis en 1962 federacio kun Malajzio, Sabaho kaj Saravako kaj tiel sendependiĝis de Britio la 1-an de septembro 1963.

 
Malnova ĉina loĝejo kaj vendejo en Club-Street, Telok Ayer

Aŭtune 1964 estiĝis problemoj inter ĉinaj kaj ne-ĉinaj loĝantoj. Post ideologiaj konfliktoj inter la registaro de PAP kaj la federacia registaro en Kuala Lumpur kaj pro timoj ĉe la malaja flanko, ke la tumultoj disvastiĝus, Singapuro estis forpelita el la federacio la 7-an de aŭgusto 1965. Du tagojn poste, la 9-an de aŭgusto 1965 la sendependeco de Singapuro estis agnoskita de Malajzio. Ekde tiam tiu tago estas nacia tago.

La juna kaj teritorie limigita nacio devis batali por ekonomia sendependeco kaj frontis problemojn kiel senlaboreco de amasoj, manko de loĝejoj, agroj kaj krudmaterialoj, kiel ekzemple nafto.

Dum la enposteniĝo de Lee Kuan Yew kiel ĉefministro inter 1959 ĝis 1990 oni sukcese luktis kontraŭ senlaborecon, altiĝis la vivnivelo kaj fortiĝis la ekonomia forto de Singapuro. Kiel unu el la kvar tigroŝtatoj ene de nur unu generacio Singapuro sukcesis la salton de evolulando al industrilando.

La 26-an de novembro 1990 Goh Chok Tong transprenis la postenon de ĉefministro. Sub lia regado la landon okupis novaj problemoj: en 1997 estiĝis la ekonomia fiasko de la sudorientazia krizo, en 2003 SARS bremsis la ekonomian evoluon kaj aldoniĝis terorisma minaco. Tony Tan Keng Yam (ĉine : 陈庆炎 (aŭ 陳慶炎); tamile : டோனி டான் கெங் யாம்; naskiĝinta la 7-an de februaro 1940) estas la sepa Prezidento de Singapuro, depost la 1-an de septembro 2011.

La 12-an de aŭgusto 2004 Lee Hsien Loong, la plej aĝa filo de Lee Kuan Yew, estis elektita tria ĉefministro de Singapuro.

Geografio redakti

 
Regionoj de Singapuro

Singapuro estas ligita per vojo sur homfarita transirejo al la urbo de Johor Bahru en suda Malajzio. Maro apartigas ĝin de sia suda najbaro Indonezio.

Apud la ĉefinsulo estas 58 insuletoj, kiuj estas uzataj por distro kaj industrio. Singapuranoj konstante laboras por vastigi sian teron, sekigante marzonoj kaj importante teron el najbaraj landoj.

Ĝardenoj de Singapuro redakti

10% de la tero de Singapuro estis asignitaj al parkoj kaj naturrezervejoj. La parkoj kaj aliaj verdaj areoj estas ligitaj per sistemo de vojoj por piedirado, kurado kaj biciklado. En la urbocentraj areoj troviĝas kelkaj bone prizorgataj ĝardenoj.

Vasta parko kovras multajn kvadrata kilometro, inkluzive de du tre unikaj forcejoj, kiuj ambaŭ pliiĝas al alteco de proksimume 7 etaĝoj sed ili ne estas ligitaj unu al la alia. Ambaŭ permesas profundan spiradon de pura kaj agrabla oksigeno, kiu inkluzivas florodorojn. Unu inkluzivas ĉefe tropikan vegetaĵaron, dum la alia prezentas plantojn el la tuta mondo, en diversaj florkoloroj el diversaj klimatzonoj de la mondo.

Klimato redakti

Singapuro havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 2400 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter novembro-januaro. La averaĝa temperaturo estas tre konstanta kaj varias inter 25-30 .

La lando situas ĉirkaŭ cent kilometrojn norde de la ekvatoro, do ĝia temperaturo estas varma, kaj tutjare ĝi ne superas 30 gradojn kaj la humideco estas ĉirkaŭ 100%.

Severa ekologia problemo en Singapuro estas la nebuleto alportita de la vento el Indonezio kie arbarbrulado estas ofta.

Ekonomio redakti

 
Larĝa panoramo de la marhaveno de Singapuro.
 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Singapuro, 2012.
 
Singapore montage

Singapuro havas tre disvolvigitan merkatan ekonomion, bazitan historie sur ampleksa komerco de eksportado kaj importado, vartransportado kaj ŝanĝo de komercvojoj. Kun Hongkongo, Sud-Koreio, kaj Tajvano, Singapuro estas unu el la Kvar Aziaj Drakoj, kaj superis siajn partnerojn laŭ indicoj de porpersona Malneta Enlanda Produkto (MEP). Inter 1965 kaj 1995, kreskindicoj averaĝis je ĉirkaŭ 6 procento jare, kio transformis la vivnivelojn de la loĝantaro.[1]

La Singapura ekonomio estas konsiderata libera,[2] plinoviga,[3] dinamika[4] kaj negocaltira.[5] Dum kelkaj jaroj, Singapuro estis unu el la malmultaj[6] landoj kun kreditindico AAA el la Tri Granduloj, kaj la nur aazia lando kiu atingis tiun indicon.[7] Singapuro altiras grandan kvanton de eksterlanda investado kiel rezulto de sia loko, kapabla laborforto, malalta impostado, antaŭenirintaj infrastrukturoj kaj maltoleremo kontraŭ koruptado.[8] Ĝi estis la plej konkurencefika ekonomio en 2019, laŭ la rangigo fare de la Monda Ekonomia Forumo por 141 landoj,[9] kaj estas la dua lando laŭ la porpersona Malneta Enlanda Produkto.[10][11] Ĉirkaŭ 44 procento de la Singapura laborforto estas formata de ne-singapuranoj.[12] Spite la merkatan liberon, la interveno de la Singapura registaro ludas gravan rolon en la ekonomio, kontribuante je 22% de la MEP.[13] La urbo estas populara loko por kongresoj kaj eventoj.[14]

La valuto de Singapuro estas la Singapura dolaro (SGD aŭ S$), eldonita de la Moneldona Aŭtoritato de Singapuro (MAS).[15] Ĝi estis interŝanĝebla kun la Bruneja dolaro je nominala valoro ekde 1967.[16] MAS administras sian monpolitikon permesante, ke la kurzo de la Singapura dolaro altiĝu aŭ malaltiĝu ene de nemalkaŝita ŝanĝogamo. Tio estas diferenca el plej granda parto de centraj bankoj, kiuj uzas interezaltecon por administri la monpolitikon.[17] Singapuro havas en la mondo la dekunuan plej altan rangon en grandaj eksterlandaj rezervoj,[18] kaj unu el la plej altajn rangojn de internacia investado porpersona.[19][20]

Singapuro estis identigita kiel impostparadizo[21] pro la riĉeco rezulta el ties malaltaj impostindicoj al persona enspezo kaj pagesceptoj al eksterlanda enspezo kaj al la kapitalaj akiroj. Individuoj kiel la aŭstralia milionulo Brett Blundy kaj la plurmilionulo kunfondinto de Facebook nome Eduardo Saverin estas du ekzemploj de riĉuloj kiuj setliĝis en Singapuro.[22] En 2009, Singapuro estis forigita el la "griza listo" de impostparadizoj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OECD),[23] kaj rangigita la kvara en la mondo en la Indico de Financa Sekreto de la Reto por Fiska Justico de 2015 pri havigantoj de malaltimpostaj financaj servoj, bankigante unu okonon el la malaltimposta kapitalo de la mondo, dum "havigas nombrajn pagesceptojn kaj evitoportunojn".[24] En Aŭgusto 2016, The Straits Times informis, ke Indonezio estis decidinta krei impostparadizojn en du insuloj apud Singapuro por sendi indonezian kapitalon reen al la impostobazo.[25] En oktobro 2016, la Moneldona Aŭtoritato de Singapuro avertis kaj monpunis bankojn UBS kaj DBS kaj retiris la bankopermesilon de Falcon Private Bank pro sia laŭakuza rolo en la skandalo de la Malajzia Suverena Fonduso.[26][27]

Singapuro havas la plej altan procenton de milionuloj en la mondo, kaj unu el ses familioj havas almenaŭ unu milionon da usonaj dolaroj en disponebla riĉeco. Tio ekskludas nemoveblaĵojn, negocojn kaj luksajn havaĵojn, kiuj se estus inkluditaj pliigus la nombron de milionuloj, speciale ĉar nemoveblaĵoj en Singapuro estas inter la plej multekostaj en la mondo.[28] En 2016, Singapuro estis rangigita la plej multekosta urbo en la mondo por la tria sinsekva jaroj fare de la Economist Intelligence Unit,[29][30] kaj tio restis prave en 2018.[31] La registaro havigas nombrajn helpoprogramojn por la senhejmuloj kaj bezonantuloj pere de la Ministerio de Sociala kaj Familis Disvolvigo, kaj tial akra malriĉeco estas rara. Kelkaj el la programoj inkludas havigon de inter 400 kaj 1000 dolaroj de financa helpo monate al bezonantaj familioj, havigon de senpaga medicina zorgo en registaraj hospitaloj, kaj pagojn pro infantutorado.[32][33][34] Aliaj avantaĝoj estas kompensoj por pagoj al gimnastikejoj por kuraĝigi civitanojn fari fizikan ekzercadon,[35] ĝis 166 000 dolaroj kiel bebohelpo por ĉiu civitano,[36] tre alte subvenciita sanzorgo, financa helpo por malkapabluloj, havigo de malmultekostaj komputiloj por malriĉaj studentoj,[37] repagoj pro kostoj kiel la publika transporto[38] publikaj servoj, kaj multe pli.[39][40] Je 2018 Singapuro estas rangigita en la Indico de Homa Disvolviĝo en la 9a rango en la mondo, kun valoro de IHD de 0.935.[41]

Dungado redakti

Singapuro havas malaltan senlaborindicon por disvolvigita lando, kun indico ne superanta 4% el 2005 ĝis 2014, kaj atingante pintojn de 3.1% en 2005 kaj de 3% dum la Financa krizo de 2008; ĝi falis ĝis 1.8% en la unua kvarono de 2015.[42] Singapuro na havas minimuman salajron, en la ideo ke ĝi malaltigus la konkurencemon. Ĝi havas ankaŭ unu el la plej altan malegalecon laŭ enspezo inter disvolvigitaj landoj.[43][44] Kvankam agnoskante, ke la eksterlandaj laboristoj ludas gravan rolon por la landa ekonomio, la registaro konsideris meti limon al la alveno de tiuj laboristoj,[45] ĉar eksterlandaj laboristoj estas ĝis 80% de la konstruindustrio kaj ĝis 50% de la serva sektoro.[46][47]

Vidindaĵoj redakti

 
La Esplanado en Singapuro.


Kulturo redakti

Fandopoto redakti

 

 
 
Orchard Road dekorita antaŭ Kristnasko 2005

Oni aparte atentas, ke ĉiuj diversaj etnaj grupoj kunvivu harmonie. Tiel ekzistas ekzemple ŝtataj leĝoj por socia loĝkonstruado kun tiel nomataj kvotoj por etnaj grupoj: en loĝeja bloko nur aparta procentaĵo povas esti vendita al ĉinoj, malajoj aŭ hindoj.

La granda nombro de ĉinoj en la popolo ofte erare supozigas, ke la aliaj etnaj grupoj havas malavantaĝojn en la ĉiutaga vivo. Tiel la postulo pri konoj de la ĉina lingvo serĉante laboron ja ofte ekzistas, sed tamen kutime nur kiam temas pri internaciaj entreprenoj, kiuj zorgas ekskluzive pri ĉinaj klientoj, kiuj ne regas la anglan, aŭ ĉe malgrandaj ĉinaj familiaj entreprenoj. La merkaton plenigas la ĉinoj ja pro sia nombro, sed ne kontrolas ĝin. Ne mankas hindoj kaj malajoj en estraj pozicioj kaj altlernejoj. Ankaŭ troveblas tiuj etnoj en la registaro.

Pro la malofta apero de interkulturaj geedziĝoj oni ofte supozas, ke segregacio regas inter la diversaj etnoj. Sed nur plejaltnombras geedzoj ene de la etnaj grupoj. Aliflanke pro la alta nombro de ĉinoj matematike ne eblas, ke interkulturaj varioj estus plej altnombraj. Aldone ekzistas multaj sociaj kaj religiaj kialoj, kiuj malfaciligas interkulturajn partnerecojn inter viroj kaj virinoj. Jam ĉe junaj negeedziĝintaj paroj maloftegas la interkultura versio. Malajaj kaj ĉinaj junuloj ja foje kunvenas, sed pro tradicio kaj kasta sistemo hindaj gepatroj hezitas doni al la gefiloj la eblon mem elekti partneron. Ĉinaj virinoj timas konverton al islamo por geedziĝi al malajo. Tamen rimarkindas, ke ekzistas tradicio pri geedziĝoj inter malajoj kaj ĉinoj en Singapuro, enradikiĝinta ĝis en la frua 20-a jarcento. Tiel estiĝis la kulturo NonjaPeranakan, kiu riskas nuntempe formortiĝon.

Alia temo ĉe geedziĝo en Singapuro, kiu ofte ridetigas la indiĝenojn, estas la ŝtata SDU (angle: Social Development Unit), kiu okupiĝas por starigi parajn rilatojn de akademianoj kaj universitatdiplomitoj. Nun, tio nomiĝas SDN (angle: Social Development Network), kaj senhavanto de universitatdiplomoj ankaŭ povas aliĝi.

En la ĉiutaga vivo, ĉefe en lernejoj kaj laborejoj ja okazas interago kun homoj el alia kulturo. Sed segregacio ja videblas inter indiĝenoj kaj la tiel loĝantaj „Expatriates“; iliaj gefiloj vizitas aliajn lernejojn kaj maloftas renkontiĝoj dum laboreja tago.

Evidentiĝas la interplektiĝo de la kulturoj interalie ĉe la lingvo, kuirarto kaj vivmaniero. La Singlish, varianto de la angla entenas multajn terminojn kaj gramatikon de ĉiuj kvar oficialaj lingvoj. Kontraŭe al Spanglish, la kutima lingvo de la latindevenaj, miksaĵo el la hispana kaj la angla, Singlish evoluas konstante laŭbaze de ĉiuj etnaj grupoj. Frazoj kiel „Referee kayu! Xiao liao ah?“ („La arbitracianto eraris! Ĉu li freneziĝis?“) aŭ „Careful, wait you gana knock down!“ („Atentu, vi povintus esti superrulita!“) estis rezultoj de jarlongaj interagoj inter la ĉina kaj malaja lingvoj. La registaro ne tro fieras pri la Singlish, sed provoj instigi la homojn paroli normalan anglan tute fiaskis.

Kiel en aliaj aziaj landoj, ĝentileco ludas gravan rolon en Singapuro. Ekzistas ekzemple la regulo, ke kontaktpartnero ne rajtas "perdi sian vizaĝon". Tio signifas, ke oni ne rekte alparolu ion pri okazintaj eraroj, sed puŝu ilin flanken kaj provu priparoli ilin poste, eble laŭhelpe de tria persono. Nomkartojn oni ŝatas disdoni. Oni transdonu ilin per ambaŭ manoj. Malĝentilas simple enpoŝigi transdonitan nomkarton. Oni kontraŭe trakti ĝin per respekto kaj lasu ĝin dum momento sur la tablo. La ĝentilecreguloj korespondas al tiuj de Ĉinio. La socia vivo estas forte fasonita de konfuceismo.

Kuirarto redakti

La kuirarton de Singapuro karakterizas la kulturaj influoj de la diversaj etnoj. Krom la tradiciaj receptoj estiĝas daŭre novaj versioj. Tiel estiĝis manĝaĵoj kiel Laksa, Yong Tau FooRoti Prata, kiuj iĝis laŭtempe parto de la vasta serio de naciaj manĝaĵoj. La eksterlande konataj singapuraj nudeloj estas tute nekonataj en la lando.

Festotagoj redakti

 
La templo Sri Mariammam kaj moderna nubskrapulo

Ekzistas dek unu feritagoj en Singapuro, el kiuj tri estas mondaj kaj la aliaj kulturaj, religiaj aŭ etnaj.

Ĉar la islamaj feritagoj kalkuliĝas laŭ lunkalendaro, ĉiun 32-an aŭ 33-an jaron tiuj ferioj okazas dufoje jare. Jaro Raua Puasa foje okazas samtempe kiel la novjarfesto.

Esperanto en Singapuro redakti

Estas Singapura Esperanto-Asocio. Ĝi estas Landa Asocio de Esperanto ne aliĝinta al UEA.

Iuj esperantistoj el Singapuro

Edukado redakti

Referencoj redakti

  1. Baten, Jörg. (2016) A History of the Global Economy. From 1500 to the Present. Cambridge University Press, p. 292. ISBN 978-1-107-50718-0.
  2. Li, Dickson, "Singapore is most open economy: Report", Asiaone, 1a de Februaro 2010.
  3. "Singapore ranked 7th in the world for innovation", 5a de Marto 2010.
  4. "Singapore jumps to top of Global Dynamism Index", The Straits Times, 29a de Oktobro 2015.
  5. "Singapore top paradise for business: World Bank", AsiaOne, 26a de Septembro 2007. Arkivigite je 2009-07-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-07. Alirita 2023-03-04.
  6. "The AAA-rated club: which countries still make the grade?", 15a de Oktobro 2014.
  7. Ogg, Jon C., "Remaining countries with AAA credit ratings", NBC News, 8a de Aŭgusto 2011. Kontrolita 12a de Oktobro 2011.
  8. CPIB Corruption Statistics 2015. World Bank (2a de Aprilo 2015). Arkivita el la originalo je 22a de Marto 2016. Arkivigite je 2016-03-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-22. Alirita 2023-03-04.
  9. "Singapore is world's most competitive economy: World Economic Forum", Straits Times, 9a de Oktobro 2019.
  10. Report for Selected Countries and Subjects. IMF. Alirita 7a de Oktobro 2019.
  11. Report for Selected Countries and Subjects. IMF. Alirita 7a de Oktobro 2019.
  12. 44 Percent of Workforce Are Non-Citizens" (our estimate). Your Salary in Singapore (15a de Marto 2010). Arkivita el la originalo je 21a de Februaro 2016.
  13. Seung-yoon Lee. "Ha-Joon Chang: Economics Is A Political Argument", HuffPost, 9a de Aprilo 2014. Kontrolita 18a de Julio 2014.
  14. "Singapore remains top Asian city for meetings", The Straits Times, 9a de Septembro 2015.
  15. Low Siang Kok. (2002) “Chapter 6: Singapore Electronic Legal Tender (SELT) – A Proposed Concept”, The Future of Money. Parizo: Organisation for Economic Co-operation and Development, p. 147. ISBN 978-92-64-19672-8.
  16. The Currency History of Singapore alirita la 22an de Aprilo 2010, 9a de Aprilo 2007 en Monetary Authority of Singapore arkivita en [1] la 2an de Februaro 2010.
  17. "This Central Bank Doesn't Set Interest Rates", Bloomberg, 13a de Aprilo 2015.
  18. Official Foreign Reserves. Alirita 28a de Aŭgusto 2019.
  19. Statistics Singapore -IMF SDDS – Economic and Financial. Singstat.gov.sg. Arkivita el la originalo je 9a de Oktobro 2013. Alirita 14a de Oktobro 2013. Arkivigite je 2013-10-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-09. Alirita 2023-03-04.
  20. Based on USD/SGD rate of 1.221. Xe.com. Alirita 14a de Oktobro 2013.
  21. Lee, Yen Nee, "Singapore fifth worst tax haven in the world: Oxfam". Kontrolita 28a de Aŭgusto 2019.
  22. Andrew Heathcote (15a de Aprilo 2013) Tax havens: Brett Blundy latest to join the Singapore set. Arkivita el la originalo je 14a de Aprilo 2013. Alirita 18a de Aprilo 2013. Arkivigite je 2013-04-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-14. Alirita 2023-03-04.
  23. "Pourquoi Cahuzac a-t-il placé son argent à Singapour?", 4a de Aprilo 2013. (france)
  24. Financial Secrecy Index – 2015 Results: Narrative Report on Singapore. Tax Justice Network (2015). Arkivita el la originalo je 1a de Oktobro 2016. Alirita 23a de Novembro 2016. Arkivigite je 2016-10-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-01. Alirita 2023-03-04.
  25. "Jakarta plans tax haven on two islands near Singapore", 14a de Aŭgusto 2016.
  26. "Singapore shuts Falcon bank unit, fines DBS and UBS over 1MDB", 11a de Oktobro 2016.
  27. UBS et Falcon sanctionnés à Singapour dans le scandale 1MBD (france) (11a de Oktobro 2016). Arkivita el la originalo je 2a de Majo 2018. Alirita 13a de Novembro 2016. Arkivigite je 2018-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-05-02. Alirita 2023-03-04.
  28. Mahtani, Shibani. "Singapore No. 1 For Millionaires – Again", The Wall Street Journal Southeast Asia blog, 1a de Junio 2012.
  29. "Water price hike sparks rare public protest in Singapore", Reuters, 11a de Marto 2017.
  30. Lee Yen Nee. "Singapore ranked world's most expensive city for 3rd year running", Today, 10a de Marto 2016.
  31. "Asian and European cities compete for the title of most expensive city", 15a de Marto 2018.
  32. Assistance. Ministry of Social and Family Development (26a de Oktobro 2014). Arkivita el la originalo je 26a de Oktobro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-26. Alirita 2023-03-04.
  33. "The stingy nanny", 16a de Oktobro 2009.
  34. "Welfare in Singapore: Singapore government response", 17a de Februaro 2010.
  35. "ActiveSG$100 for Singaporeans to play sport", 26-a de aprilo 2014. Arkivigite je 2016-06-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-23. Alirita 2023-03-04.
  36. Baby Bonus. Ministry of Social & Family Development. Alirita 13a de Julio 2016.
  37. NEU PC Plus Programme. Infocomm Development Authority of Singapore. Arkivita el la originalo je 19a de Januaro 2016. Alirita 13a de Julio 2016.
  38. 250,000 Public Transport Vouchers to Help Needy Families Cope with Fare Adjustment. Ministry of Transport (21a de Januaro 2015). Arkivita el la originalo je 29a de Majo 2016. Alirita 13a de Julio 2016. Arkivigite je 2016-05-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-29. Alirita 2023-03-04.
  39. Numbers and profile of homeless persons. Ministry of Social and Family Development (13a de Aŭgusto 2012). Arkivita el la originalo je 13a de Majo 2016. Alirita 13a de Julio 2016. Arkivigite je 2016-05-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-13. Alirita 2023-03-04.
  40. Singapore Budget 2014 – Measures For Households. Government of Singapore. Alirita 13a de Julio 2016.
  41. Human Development Report 2019. UNDP (2019). Alirita 20a de Junio 2020.
  42. Unemployment. Ministry of Manpower (2015). Alirita 25a de Decembro 2015.
  43. "Minimum wage not a solution", MyPaper, 12a de Januaro 2011.
  44. "Countries with the Biggest Gaps Between Rich and Poor", Yahoo, 16a de Oktobro 2009.
  45. "Singapore may cap low-skilled foreign workers", TV New Zealand, 2a de Februaro 2010.
  46. Executive summary. Building and Construction Authority. Alirita 11a de Aprilo 2011.
  47. Sudderuddin, Shuli, "Singapore's phantom workers", 22-a de februaro 2009.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti