Singarda albatroso

La Singarda albatrosoSingarda talasarko (Thalassarche cauta) estas mezgranda albatroso kiu reproduktiĝas ĉe la ĉeantarktaj insuloj de Aŭstralio kaj Novzelando kaj uzas teritoriojn etende tra la Suda Oceano. Kelkaj fakuloj nomas tiun specion la Blankakrona albatroso.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Singarda albatroso
Singarda albatroso
Singarda albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Thalassarche
Thalassarche cauta
(Gould, 1841)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ĉe pelagaj akvoj ĉe sudorienta marbordo de Tasmanio

Taksonomio redakti

Tiu talasarko estis iam konsiderata la sama specio kiel la Salvina albatroso, Thalassarche salvini kaj la Ĉathama albatroso, Thalassarche eremita, sed ili estis disigitaj ĉirkaŭ 2004. En 1998, Robertson kaj Nunn sugestis kvarvojan disigon inklude la specion de la Blankakrona albatroso, Thalassarche steadi.[2] La trivoja disigo estis akceptita de Brooke en 2004,[3] de ACAP en 2006,[4] de SACC en 2008,[5][6][7] kaj de BirdLife International ĉe 2000.[8] James Clements ŝajne estis la lasta ĉefa oponanto al la trivoja disigo.[9] La kvara disigo, steadi, estis akceptita nur de ACAP en 2006,[4] kaj de BirdLife International en 2008.[8] Fine, laŭ Brooke, tiu specio estis ŝanĝita el Diomedea al Thalassarche, kio estis ĝenerale interkonsentita de plej fakuloj.

Talasarkoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[10], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[11]

Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[12]

Aspekto redakti

La Singarda albatroso averaĝe estas 90 al 99 cm longa, kun enverguro de 220 al 256 cm,[13] kaj pezo de 4.1 kg. Kun sia similgranda frata specio, nome la Salvina albatroso, tiu specio estas konsiderata la plej granda el la "talasarkoj" aŭ la plej malgranda el la albatrosoj.[14][15] Ĝi estas nigra, blanka kaj ardez-griza birdo kun la karaktera nigra borda marko baze de la antaŭa bordo de subflugiloj. Plenkreskuloj havas blankajn frunton kaj kronon, kiu estas bordata sube per malhela brovolinio kaj helgriza vizaĝo. Ties dorso, vosto kaj supraflugiloj estas griznigraj, kaj la resto estas blanka. Ties beko estas grizflava kun elstara flava supra bekobordo kaj flava pinto.[16]

Kutimaro redakti

 
Singardaj albatrosoj ofte sekvas fiŝkaptajn ŝipojn

Manĝo redakti

La Singarda albatroso manĝas pre kombino de surfaca kaptado kaj kelka persekuta plonĝado – ĝi estis registrita plonĝanta tiom profunde kiom ĝis 5 m. Fiŝoj, cefalopodoj, krustuloj, kaj tunikuloj estas la ĉefa nutrado por tiu specio.[17]

Reproduktado redakti

La Singarda albatroso reproduktiĝas sur rokaj insuloj kie ili konstruas amasajn nestojn el grundo, herboj kaj radikoj. La ino demetas ununuran ovon en la dua duono de septembro.[3]

Teritorio kaj habitato redakti

Reprodukta populacio kaj tendencoj[16]
Loko Populacio Dato Tendenco
Albatrosinsulo 5,017 paroj 2007 Pliiĝanta 3% por jaro
Mewstone 7,258 — 7,458 paroj 1996
Pedra Branca 268 paroj 1996 Malpliiĝanta 10% por jaro
Totalo 26,000 2007 Nekonata

La Singarda albatroso estas endemia de Aŭstralio kaj ĝi reproduktiĝas sur tri insulaj kolonioj; nome Albatrosinsulo, Pedra Branca, kaj Mewstone.[18] Dum la reprodukta sezono, plenkreskuloj koncentriĝas ĉirkaŭ suda Aŭstralio kaj Tasmanio.[19][20][21][22] Junuloj flugas tiom for kiom ĝis Sudafriko;[21][22] aliflanke, nereproduktantaj birdoj povas esti trovitaj tra la sudaj oceanoj, sed malfacilas identigo pro simileco al la aliaj albatrosaj specioj.[4][23] Ĝi troviĝas foje ĉe la marbordoj de Pacifiko de Usono.

Konservado redakti

La IUCN klasigas tiun specion kiel Preskaŭ Minacata,[24] kun loĝa teritorio de 23,900,000 km2. La populacio el ĉirkaŭkalkulo de 2007 estis 25,500 reproduktuloj kun 5,100 paroj en Albatrosinsulo, 270 paroj en Pedra Branca, kaj 7,380 en Mewstone.[16] Historie ili estis ekspluatataj por ties plumoj, kaj ĉirkaŭ 1909 estis nur 300 paroj restantaj en Albatrosinsulo.[3][25]

Nune, multhokada fiŝkaptado ankoraŭ malbonigas tiun specion sed ties nombroj stabilas spite tiun minacon.[22] Ili havis ankaŭ eksplodo de avipoksviruso en Albatrosinsulo kiu malpliigis iomete ties nombroj.[26] Fine la Aŭstralia sulo, Morus serrator estas la ĉefa minaco al ties survivado.[4]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Remsen Jr., J. V. (2008)(a)
  2. Robertson, C. J. R. & Nunn, G. B. (1998)
  3. 3,0 3,1 3,2 Brooke, M (2004)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 ACAP (2006)
  5. Remsen Jr., J. V. (2004)
  6. Remsen Jr., J. V. (2005)
  7. Remsen Jr., J. V. (2008)
  8. 8,0 8,1 BirdLife International (2008)(b)
  9. Clements, J. (2007)
  10. Sibley D. A. (2001)
  11. Double, M. C. (2003)
  12. Ehrlich, Paul R. (1988)
  13. Dunn, Jon L. & Alderfer, Jonathan (2006)
  14. [1] (2011).
  15. Brooke, Michael, Albatrosses and Petrels across the World (Bird Families of the World). Oxford University Press (2004), ISBN 978-0-19-850125-1
  16. 16,0 16,1 16,2 BirdLife International (2008)(a)
  17. Hedd, A. & Gales, R. (2001)
  18. Brothers, Nigel. (2001) Tasmania's Offshore Islands: seabirds and other natural features. Tasmanian Museum and Art Gallery. ISBN 0-7246-4816-X.
  19. Hedd, A., et al. (2001)(a)
  20. Garnett, S. T. & Crowley, G. M. (2000)
  21. 21,0 21,1 BirdLife International (2004)
  22. 22,0 22,1 22,2 Baker, G. B., et al. (2007)
  23. Double, M. C. , et al.(2003)
  24. BirdLife International (2012). Thalassarche cautaInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  25. Johnstone, G. W., et al. (1975)
  26. Woods, R. & Gales, R. (2008)

Literaturo redakti

  • (2003) “Morphometric comparison of Australian shy and New Zealand white-capped albatrosses”, Emu (103), p. 287–294. 
  • Dunn, Jon L.. (2006) “Albatrosses”, National Geographic Field Guide to the Birds of North America. Washington D.C.: National Geographic Society. ISBN 978-0-7922-5314-3.
  • Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. New York, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Garnett, S. T.. (2000) The action plan for Australian birds 2000. Canberra, Australia: Environment Australia.
  • (2001) “Foraging ecology of Shy Albatrosses”, Marine Ecology Progress Series (221), p. 267–282. 
  • (2001(a)) “Foraging strategies of Shy Albatross Thalassarche cauta breeding at Albatross Island, Tasmania, Australia”, Marine Ecology Progress Series (224), p. 267–282. 
  • (1975) “The White-capped Albatross of Albatross Island: numbers and breeding behaviour”, Emu (75), p. 1–11. 
  • Robertson, C. J. R.. (1998) “Towards a new taxonomy for albatrosses”, Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons, p. 13–19.
  • Woods, R. & Gales, R. (2008), in litt.