Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sinkopo (medicino).

En muziko, sinkopo (el greka συγχοπὴ (συνκοπὴ), laŭvorte "forhakigo", "malpligrandigo") estas ŝovo de la ritma akcento for de la forta pulso de la takto en la malfortan pulson. Alivorte ĝi estas malkoincido de la ritma akcento kaj mezura akcento.

La ruĝa noto estas sinkope

Sinkopo estas grava elemento de iuj muzikaj stiloj, inter ili bluso, ĵazo, iuj specoj de rok-muziko kaj la derivitaj stiloj.

En nota skribo super la sinkopitaj notoj oni desegnas per la signoj ">" pri notforto, "" (ligaturoj) pri notdaŭro.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti