Sinn Féin

politika partio en Respubliko Irlando kaj Nord-Irlando

Sinn Féin (irlandlingve, Ni Mem, elparolata "ŝin feen") estis irlanda naciisma politika partio kiu rekomendas unu sendependan kaj unuiĝintan irlandan ŝtaton, dekroĉitan de la brita rego. La partio alfrontas kaj la irlandan politikan sistemon kaj la britan politikan sistemon (en Nord-Irlando) kun sia platformo.

Sinn Féin
emblemo
partio
Komenco 28-a de novembro 1905 vd
Poste Aontú vd
Lando(j) IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Parnell Square
Ideologio

irlanda respublikismo • respublikismo • maldekstra naciismo • populist socialism

Fondinto(j) Arthur Griffith vd
Ĉefestro(j) Mary Lou McDonald • Ruairí Ó Brádaigh • Gerry Adams • Tomás Mac Giolla vd
Membro de Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj vd
Posedatoj An Phoblacht • Republican News vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Fondita en 1905 fare de Arthur Griffith, Kiel irlanda rojalista separisma partio (kiu apogis la apartigon de Irlando de Britio sed kredis ke la Reĝo de Anglio devus daŭre esti la estro de la nova ŝtato). Post la Paska Ribelo de 1916, en kiu estis partoprenintaj multaj partianoj, la partio proponis Respublikana platformo, kaj komencis esti konata kiel Respublikana partio. Ekde tiam la partio estas engaĝita al la reunuiĝo de Irlando, kaj la anstataŭigo de la du ŝtatoj, kreitaj de la Anglo-Irlanda-Traktato en 1921 - katolika kaj sendependa Irlando en la sudo, kaj protestanta Nord-Irlando, kiu estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando kiel Regno en la nordo de la insulo, sed ene de unu ŝtato. Sinn Féin evoluiĝis al nedisputebla centro de la movado por la sendependiĝo de la insulo (for de Britio) kaj nacia memdifino. La partio havis striktajn ligojn al Irlanda Respublika Armeo (IRA), kio kaŭzis fortajn disputojn kaj kondukis al fondo de la plej grandaj hodiaŭaj popolpartioj Fianna Fáil kaj Fine Gael. Post la dua mondmilito la partio ŝajnis morta, sed la malakordoj en Nord-Irlando ekde 1967 refortigis la respublikanajn organizaĵojn kaj ebligis trovi novan politikan celon. Ekde tiam Sinn Féin estis la plej forta irlanda-katolika partio en Nord-Irlando.

La ĉefo de Sinn Féin estas Gerry Adams, kaj la du membroj de la partio kiu gajnis seĝojn en la Eŭropa Parlamento estas Bairbre de Brún, eksa ministro pri sano en Nord-Irlando kaj Mary Lou McDonald.

Historiistoj kredas, ke preter la oficiala partio nomita "Ŝinn Fein", tra la historio ekzistas dekduoj da partiofragmentoj kiuj kuniĝas kaj fendetiĝas alternante, kelkaj el kiuj konservas la nomon "Ŝinn Fein", kaj en multaj enkarniĝoj tra la jarcento kiu pasis ekde ĝia komenco.

Konataj politikistoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti