SINPAK Au (ĉine 区声白) estis ĉino, licenciato de filozofio kaj profesoro. Li naskiĝis en 1892 en Kantono (Ĉinio). Ekde la jaro 1922 li studis en Liono, Francio, kaj revenis al Kantono en 1925. En 1914 li ekpropagandis pri Esperanto en Kantono kaj Foŝan, kaj en 1917 en Pekino. Kiel delegito de la ĉina Esperanto-movado li estis sendita al la Internacia Edukista Konferenco en Ĝenevo, 1922. En 1925 li estis profesoro de Esperanto en la Universitato Ku-ang Tung. Kun samideanoj Hsu, Wu kaj Won Kenn li gvidis la Esperanto-movadon en Kantono. En 1928 li estis la tria direktoro de Esperanto-Instituto en Kantono. Krome li fondis gazeton „Kantona Esperantisto“, gvidis radian kurson, rondiran kurson ktp. Sinpak Au verkis lernolibron, kaj estis membro de la Lingva Komitato.

Sinpak Au
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1891 (1891-11-30) (132-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr