La sinsakro estas skeleta strukturo, ĉefe priskribata en birdoj kaj dinosaŭroj, kie la sakro etendas pro aldono de fuziitaj aŭ parte fuziitaj vostaj aŭ lumbaj vertebroj. La ilio de la pelvo estas ligita al la sinsakro kaj, ĉe kelkaj specioj, povas ankaŭ esti fuziita je ĝi. Kun la pelvo tio formas rigidan strukturon kiu portas la pezon de la malantaŭa fina parto de la animalo. Ĉe vivantaj kaj kelkaj prahistoriaj birdoj, poste al la sinsakro estas kutime nur kelkaj liberaj vostaj vertebroj, fine de kiuj kuŝas la pugostrio.

Tiu stilizata birda skeleto skizomontras la sinsakron

Je terminoj de ekstera morfologio, la sinsakro korespondas al la pugo.

Vidu ankaŭ redakti