Sint-Maarten
la duono de la insulo Sankt-Marteno (en la Kariba Maro) regata de Reĝlando Nederlando
Sint-Maarten (nederlanda por Sankta Marteno) estas la suda parto de la insulo Sankta-Marteno en la Kariba Maro. La tuta insulo situas 240 km oriente de Puerto-Riko, kaj sude de Angvilo.
Sint-Maarten | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ![]() | |
Flago | Blazono | |
Akvejoj | Atlantiko, Karibio | |
Koordinatoj | 18° 2′ N, 63° 4′ U (mapo)18.031944444444-63.067777777778Koordinatoj: 18° 2′ N, 63° 4′ U (mapo) | |
- koordinatoj | 18° 2′ N, 63° 4′ U (mapo)18.031944444444-63.067777777778Koordinatoj: 18° 2′ N, 63° 4′ U (mapo) [+] | |
Areo | 34 km² (3 400 ha) [+] | |
Loĝantaro | 43 847 [+] (2020) | |
Horzono | atlantika horzono de Nordameriko (UTC-4), Ameriko/St Kitts [+] | |
ISO 3166 | SX, SXM, 534 (NL-SX kiel parto de Nederlando) | |
Interreta domajno | .sx | |
![]() |
||
Sint-Maarten | ||
![]() |
||
Ne konfuzu kun Saint Martin kiu estas la nomo de la alia, norda, parto de la insulo Sankta Marteno.
Ekde la 10a de oktobro 2010 Sint-Maarten akiris apartan statuson (Status Aparte) kaj do ne plu estas parto de la Nederlandaj Antiloj (kiuj cetere ne plu ekzistas nuntempe).
Geografio Redakti
Sint-Maarten kovras areon de 34 km² kaj havis preskaŭ 44 000 loĝantojn en 2020; ĝia ĉefurbo estas Philipsburg. Geografia pozicio:(18° 01′ 25″ N; 63° 02′ 54″ U Mapo)
Lingvoj Redakti
La oficiala lingvo estas la nederlanda. De la loĝantaro hejme parolas 68% angle, 13% hispane, 8% kreole kaj 4% nederlande.