Sinteza biologio

fako de biologio

Sinteza biologio estas nova areo de biologia esplorado kiu kombinas sciencon kaj inĝenierarton. Sinteza biologio ampleksas diversajn alproksimiĝojn, metodarojn kaj fakojn, kaj diversaj difinoj ekzistas. Ĝenerale temas pri la sintezo de biomolekuloj kun inĝenierado de biologiaj sistemoj kun novaj funkcioj kiuj ne troviĝas en la naturo. Tiu fako, diference disde la biologio, ne baziĝas sur la studo de la vivestaĵoj, sed klopodas al redezajno de biologiaj sistemoj kiuj jam ekzistas en la naturo. La sinteza biologio kreas novajn programeblajn organismojn, tio estas, kreas intencitajn mikroorganismojn kiuj kondutu kiel malgrandaj komputiloj.

La sintezan biologion oni povas apliki en tre diversajn kampojn, nome en biomedicino (kuraciloj, personigita genaro, genetika terapio, riparado kaj regenerado de histoj, ĉela reprogramado), bakteria fotado, medio, energio ktp.



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Biología sintética en la hispana Vikipedio.