Sinteza lingvo

lingvo, kies vortoj tipe enhavas multon da vortoj; malo de analiza lingvo

En la lingva tipologio sinteza lingvo estas tia lingvo, en kiu la gramatikan funkcion de vorto kutime esprimas ĝiaj fleksioj — do, sume, la specifa vortoformo mem. La fleksiiloj povas esti aglutinaj (kiel en Esperanto, hungara, turka) aŭ fandaj (kiel en la klasikaj Latino, greka aŭ la lingvoj nordslavaj). Alivorte, la ĉefaj specoj de sinteza lingvo estas aglutina lingvo kaj fanda lingvo.

La lingvojn sintezajn oni kontraŭmetas al la lingvoj analizaj, en kiuj la gramatikaĵojn plejparte esprimas vortoj gramatikilaj kaj la vortordo.

Internaj ligiloj redakti