Sirĝan

urbo en Irano

Sirĝan (perse سيرجان) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la provinco Kermano de Irano. La loknomo intencas "esti lacigita de vivo" en la persa. Ĝi kutimis esti loko por ekzilitaj kondamnitoj en la pasinteco.

Sirĝan · سيرجان
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Kermano
Telefonkodo 0345
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 199 704  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 27′ N, 55° 41′ O (mapo)29.45138888888955.680833333333Koordinatoj: 29° 27′ N, 55° 41′ O (mapo) [+]
Alto 1 744 m [+]
Horzono UTC+03:30
Sirĝan · سيرجان (Irano)
Sirĝan · سيرجان (Irano)
DEC
Sirĝan · سيرجان
Sirĝan · سيرجان
Situo de Sirĝan · سيرجان

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sirjan [+]
vdr
Maŭzoleo

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Sirĝan situas sur altebenaĵo de Zagros-montaro. La urbego situas 165 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Kermano, 257 kilometrojn de la suda marhaveno Bandar Abaso, 472 kilometrojn de Esfahano, 780 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano, 845 kilometrojn de Maŝhado, [1].

Historio redakti

Dum la Sasanida Imperio arabaj konkerintoj fondis urbon 10 kilometrojn for de la hodiaŭa urboloko en la 8-a jarcento. Baldaŭ ĝi estis centro de la regiono. La ŝtona fortikaĵo ankoraŭ en ĝiaj ruinoj estis la sidejo de Timur dum du jaroj. Forlasanta la urbon Timur plene detruis ĝin. Dum la historiaj tempoj la oficiala loknomo estis Saidabad. Sirĝan estis deklarita urbo en 1936.

Ekonomio redakti

En Sirĝan la historia okupiĝo estis produktado de tapiŝoj kaj kultivado de pistacio. Hodiaŭ la urbego travivas grandan ekonomian kreskon. Oni establis industrian zonon apud Sirĝan. En la ĉirkaŭaĵo minejoj pri karboj, feroj, kuproj kaj oroj funkcias.

En Sirĝan kampuso de la universitato de Kermano estis establita en 2010 kun 500 studantoj.

Trafiko redakti

Sirĝan havas flughavenon kaj proksime stacidomon. La plej grava vojo kuras al Kermano.

 
tradicia ventokaptilo

Vidindaĵoj redakti


Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans

Eksteraj ligiloj redakti

 
Ŝtona ĝardeno