Siraĥ

libro de la Katolikaj kaj Ortodoksaj Biblioj

La Saĝeco de Siraĥ ankaŭ nomata nur La Saĝeco aŭ simple SiraĥEcclesiasticus (t. e., La Libro de la Eklezio) estas unu el dua-kanonaj libroj de la Biblio.

ΣΟΦΙΑ ΣΕΙΡΑΧ
sankta libroliteratura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ben Sira
Lingvoj
Lingvo hebrea lingvo
Eldonado
Ĝenro prisaĝa libro
vdr
Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Komence de la dua jarcento a. K. hebree lingve verkita (ĉe la Morta Maro plurajn hebrealingvajn fragmentojn oni trovis), nun estas tradukita al la esperanta el la unika greka de la Septuaginto. En la kanono ĝin ne entenas protestantoj kaj hebreoj.

Ŝajnas ke la libro estis verkita por haltigi eliron de hebreoj el propraj religiaj vivkonceptadoj al tiuj de helenismo. Preskaŭ ĉiuj duakanonaj verkoj manifestas tiun celon: evidente la forlaso okazis malgraŭ la tradicia obstina hebrea korinklino al siaj moroj kaj kutimoj. Temas ne pri mirinda filozofia katedralo, sed pri kolekto de moralaj sentencoj, kiuj ne ambicias resumi ĉion ekzistantan: ĉiu el ili havas valoron preskaŭ el si mem por konanto de la tradicio hebrea.