Sisteme Ordigita Vortaro

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Sisteme Ordigita Vortaro (SOV), de la itala aŭtoro Michele Mariano, prezentas novan, laŭteman aranĝon de PIV 1970 pere de tabeloj, en horizontala grandformato de 526 paĝoj. Ĝin eldonis Lina Gabrielli en 1986, en la kolekto "Plejado" - Scienca eldon-serio 3.

Sisteme Ordigita Vortaro
Aŭtoro Michele Mariano
Eldonjaro 1986
Urbo Ascoli Piceno
Eldoninto Lina Gabrielli
Paĝoj 142
Information icon.svg
vdr

Ĝi baziĝas sur Mariano, Michele 1980 : Esperanto-vortaro per Temo-tabeloj, Lina Gabrielli, Ascoli Piceno, 142 p. — 22x30 cm. Serio: Plejado - Scienca eldon-serio 1 kun ĉ. 5000 vortoj laŭteme arangitaj kaj kun alfabeta indekso. Tia aranĝo estas aparte helpa por trovi similsencajn vortojn kaj varii la stilon, vd. la specimenon.

Specimeno (kapvorto "ridi")Redakti

ridi – satiro, sardona, sarkasmo, moki, pikema – ŝerci, malserioza, petoli, rikani, blagi, gajigisto, joviala, fola, bonhumorigi, karikaturo, travestii, parodii (plus mal-vortoj) [1].

Fono kaj recenzojRedakti

  • 1978: Mariano, Michele. Esencaj ideoj pri projekto por novtipe laŭtema vortaro. En: Scienca Revuo 1978:3, p. 135-142.
  • 1980: Kordylewski, Leszek. En: Heroldo de Esperanto 1980:8.
  • 1981: Waringhien, G. Helpo de granda valoro. En: Esperanto [UEA] 1981:10, p. 171-172.

Unua Represo Ascoli Piceno: Gabrielli (Marto) 1982, 142 p. — 100 ekz.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti