En medicino, la sistolo[1] estas la parto de la korbata ciklo, dum kiu ĉambroj de la koro kontrahiĝas post repleniĝo per sango. La malo de sistolo estas diastolo, dum kiu la koraj muskoloj malkontrahiĝas.

La homa koro dum atria sistolo. La sango fluas el la atrioj en la ventrikloj.
La homa koro dum ventrikla sistolo. La sango fluas el la ventrikloj al la aorto kaj la pulma arterio.

Priskribo redakti

La mamula koro konsistas el kvar ĉambroj: la maldekstraj atrio kaj ventriklo (konektitaj per la mitra valvo) kaj la dekstraj atrio kaj ventriklo (konektitaj per la trikuspida valvo).

La sistolo konsistas el pluraj ŝtupoj:

  1. Dum la lastaj momentoj de ventrikla diastolo, la atria sistolo komenciĝas: la atrioj kontrahiĝas kaj sendas sangon en la ventriklojn.
  2. Post la fino de la atria sistolo, fermiĝas la valvoj inter la atrioj kaj la ventrikloj, kaj la ventrikla sistolo komenciĝas. Dum la ventrikla sistolo, la ventrikloj kontrahiĝas, kaj sango fluas el la maldekstra ventriklo en la aorton, kaj el la dekstra ventriklo en la pulman arterion.

Sistola sangopremo redakti

La sangopremo dum la ventrikla sistolo nomiĝas sistola premo. Ĝi estas pli alta ol la diastola premo, kaj estas tipe skribita unue: ekz. sangopremo de 120/80 mmHg estas sistole 120 mmHg, diastole 80 mmHg.

Etimologio redakti

La termino sistolo devenas el la helena σῠστολή sustolḗ “kontraho”, el σῠ́ν sún “kun” kaj στέλλειν stéllein “sendi”.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti