Malfermi la ĉefan menuon
The Kingdom of Syounik-Baghk, 1020-1166.gif

Sjunika reĝlando (armene: Սյունիքի թագավորություն Sjuniki tagavorutjun), ankaŭ konata kiel la Baghka reĝlando kaj foje kiel la reĝlando de Kapano, estis mezepoka dependa armena reĝlando sur la teritorio de Sjuniko, Arcaĥo kaj Gegharkunik. Regata de la Sjunika dinastio, la urbo Kapan estis la ĉefurbo de la regno. La reĝlando ekzistis ekde la jaro 987 ĝis 1170.