Skała (Silezio)

vilaĝo en Silezio

Skała – [prononcu: SKAŭa], jen pole, ekde 1947, ĝis 1945 germane Hohlstein [prononcu: HO:Lŝtajn] - estas vilaĝo en Malsupra Silezio. Ĝi situas en nuna Pollando, en komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg), en samnoma distrikto kaj en la kaĉava montetaro.

Skała
germane: Hohlstein
vilaĝo en Pollando
Skała (Silezio) (Pollando)
Skała (Silezio) (Pollando)
DMS

Map

Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówek Śląski (Löwenberg)
Komunumo Komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg)
Koordinatoj 51° 9′ N, 15° 35′ O (mapo)51.157515.591111111111Koordinatoj: 51° 9′ N, 15° 35′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 240 m
Loĝantaro 142
Poŝtkodo 59-600
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
vdr

Historio redakti

 
La palaco en Skała – desegnaĵo el inter-du-milita epoko

Proksime de la vilaĝo en la jaro 1228 silezia princo Henryk la 1-a Brodaty batale venkis kontraŭ mazovia princo Konrad la 1-a Mazowiecki. La unua priskribo pri vilaĝo nomata Holenstein devenas el la jaro 1347, en 1385 estis konata kiel Hohlstein. En la jaro 1347 Seyfried von Reussendorf ricevis la vilaĝon de princo Bolko la 2-a Mały, kaj jam en 1355 Czobherne von Ketelitz ekestis nova proprietulo. Poste interalie proprietuloj de la vilaĝo estis: familio de Weidemann el Lwówek Śląski (1385, 1406), Bernhard von Rechenberg (1401-1406), von Kopatsch, Adam von Lest (1513). Proksime de la jaro 1627 la bienon ekposedis familio de von Promnitz. En la jaroj 1654-1655 ĉi tie majstris grafo von Gall el Irlando, poste heredanto estis lia kuzo grafo Walter von Gall. En la jaroj 1700-1795 Skała apartenis al grafoj de von Reder (Röder). En 1795 la bienon ekposedis grafo Friedrich von Plücker, kiu ĉio perdis pro kartludado, kaj Skała-on ekhavis princo de Kurlando kaj de Żagań Peter von Biron, kiu aĉetis tutan bienon kontraŭ 319 miloj da taleroj. La princo mallonge posedis la vilaĝon, ĉar li mortis la 2-an de januaro 1800. Laŭ testamento nova proprietulino ekestis lia 18 jara filino Marie Luise Pauline, kiu la 26-an de aprilo 1800 edziniĝis kun Anton von Hohenzollern. En la jaro 1845 Skała-on ricevis filo-princo Friedrich Wilhelm Constantin von Hohenzollern-Hechingen. En la jaro 1869 la bienon ekposedis familia linio de Sigmaringen. En la inter-du-milita epoko zorgis pri Skała princo Friedrich von Hohenzollern-Sigmaringen. La familio Hohenzollern tamen ne loĝis en la bieno, sed farmigis ĝin interalie al Scheuermann (1876).

Kastelo-palaco redakti

Jam en la 14-a jarcento troviĝis ĉi tie kastelo, pri kiu la unua priskribo devenas el la jaro 1348. Ĝi estis detruita de husanoj en la jaro 1428, kaj en 1513 Adam von Lest konstruis sur tiu loko renesancan bienodomon, plukonstuita en komenco de la 17-a jarcento. Ekestis tiam grandioza rezidejo. En la dua duono de la 17-a jarcento alkonstruis okcidentan kaj nordan parton. Hodiaŭan klasikisman formon la palaco atingis en turnopunkto de la 18-a/ 19-a jarcentoj. En ĉi tiu tempo ĝi estis en Silezio grava centro de muzika kulturo. Ĉi tie estadis multe da reĝoj, poetoj kaj komponistoj. La konstruaĵo ne estis la plej eminenta verko de arkitekturo, sed aldonis al ĝi ĉarmon lokiĝo sur la nenatura eskarpo de orienta flanko. De okcidente oni kreis belan parkon, en kiu oni plantis multe da praarboj (ĉefe kverkoj kaj fagoj) kaj ekzotikaj specioj, interalie katalpo.

Bibliografio kaj fontaĵo redakti


Vilaĝoj de la komunumo:
Bielanka (Lauterseiffen)Brunów (Braunau)Chmielno (Ludwigsdorf)Dębowy Gaj (Siebeneichen) • Dłużec (Lang Neundorf) • Dworek (Höfel) • Gaszów (Gehnsdorf) • Górczyca (Hohndorf) • Gradówek (Hagendorf) • Kotliska (Kesselsdorf) • Mojesz (Nieder Mois) • Nagórze (Neundorf-Liebenthal)Niwnice (Neuland) • Pieszków (Petersdorf) • Płóczki Dolne (Nieder Görisseiffen) • Płóczki Górne (Ober Görisseiffen)Radłówka (Hartelangenvorwerk) • Radomiłowice (Radmannsdorf) • Rakowice Małe (Wenig Rackwitz) • Rakowice Wielkie (Groß Rackwitz) • Skała (Hohlstein) • Skorzynice (Hartliebsdorf) • Sobota (Zobten am Bober) • Ustronie (Seitendorf) • Włodzice Małe (Klein Walditz) • Włodzice Wielkie (Groß Walditz) • Zbylutów (Deutmannsdorf) • Żerkowice (Sirgwitz).