Skafandristo estas homo, kiu praktikas subakvadon. Oni uzas por subakvigado skafandron aŭ oni subakviĝas sen skafandro.

Skafandro

La precizaj celoj de tiu profesio estas diversaj: nome laboraj (ekzemple por ripari ŝipojn, fiŝkaptadi aŭ serĉi dronaĵojn), sciencaj (priesplorado de maraj profundaĵoj, filmado), distraj, sportaj, militistaj ktp.

La realigado de tiu agado bezonas specialajn trejnadon kaj ekipon.