Skandinavia duoninsulo

duoninsulo en norda Eŭropo, sur kiu estas la ŝtatoj Norvegio, Svedio kaj norda Finnlando
(Alidirektita el Skandinavia Duoninsulo)

Skandinavia duoninsulo estas geografia regiono de norda Eŭropo, konsista el Norvegio, Svedio kaj parto de norda Finnlando. La nomo skandinavia estas devena el Skanio,[1][2][3][4] regiono de la plej suda pinto de la duoninsulo. La Skandinavia duoninsulo estas la plej granda en Eŭropo.

Skandinavia duoninsulo
duoninsulo
Elgå
Deveno de nomo: Skanio
Kontinento Eŭropo
Ŝtatoj Finnlando Finnlando
Norvegio Norvegio
Svedio Svedio
Historia regiono Karelio
Montaro Skandinavia montaro
Parto Sameio
Kelkaj urboj
Kelkaj riveroj Torne älv, Dalälven
Plej alta punkto
 - situo Galdhøpiggen
 - alteco 2 469 m s. m.
Areo 800 000,0 km² (80 000 000 ha)
Akvoj
Plantaro Pinofitoj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Bergen en Bryggen
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1979 (#3)
Numero 59
Regiono Eŭropo
Kriterioj iii
Skandinavia duoninsulo
Skandinavia duoninsulo
Skandinavia duoninsulo
Skandinavia duoninsulo
Skandinavia duoninsulo
Skandinavia duoninsulo
Vikimedia Komunejo: Scandinavia
Vido al Jotunheimen
Bryggen en Bergen en Norvegio

Geografio redakti

La Skandinavia duoninsulo estas la plej granda en Eŭropo. Ĝi estas proksimume 1,850 km longa kun larĝo varia proksimume inter 370–805 km.

La Skandinaviaj Montoj ĝenerale difinas la limojn inter la du najbarajn landojn. La duoninsulo estas limigita de kelkaj akvaj areoj kiuj estas la jenaj:

La plej alta elstaraĵo estis Glittertinden en Norvegio je 2,470 m super marnivelo, sed ekde kiam la glaĉero je ties pinto parte fandiĝis, la plej alta nuna elstaraĵo estas je 2,469 m ĉe Galdhøpiggen, ankaŭ en Norvegio. Tiuj montoj loĝigas ankaŭ la plej grandan glaĉeron en kontinenta Eŭropo nome Jostedalsbreen.

Ĉirkaŭ unu kvarono de la duoninsulo kuŝas norde de la Arkta Cirklo, kun la plej norda pinto ĉe Kabo Nordkyn.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Haugen, Einar (1976). The Scandinavian Languages: An Introduction to Their History. Cambridge, Mass: Harvard University Press, 1976.
  2. Helle, Knut (2003). "Introduction". The Cambridge History of Scandinavia. Ed. E. I. Kouri et al. Cambridge University Press, 2003. ISBN 0-521-47299-7. p. XXII. "La nomo Skandinavio estis uzata de klasikaj aŭtoroj en la unuaj jarcentoj de la Kristana erao por identigi Skåne kaj la kontinentan plian nordon kiun ili konsideris insulon."
  3. Olwig, Kenneth R. "Introduction: The Nature of Cultural Heritage, and the Culture of Natural Heritage—Northern Perspectives on a Contested Patrimony". International Journal of Heritage Studies, Vol. 11, No. 1, March 2005, p. 3: La nomo 'Skandinavio' estas de kultura deveno, ĉar ĝi devenas el Skanianoj aŭ Skandianoj (la latinigita literumado de Skåninger), popolo kiu antaŭlonge donis sian nomon al la tuta Skandinavio, eble ĉar ili loĝis centre, ĉe la suda pinto de la duoninsulo."
  4. Østergård, Uffe (1997). "The Geopolitics of Nordic Identity – From Composite States to Nation States". The Cultural Construction of Norden. Øystein Sørensen and Bo Stråth (eds.), Oslo: Scandinavian University Press 1997, 25-71.
  5. Nordic FAQ Geografio de Svedio