Skarabeedoj

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Skarabeedoj
Eupoecila australasiae
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Flugilaj insektoj Pterygota
Infraklaso: Neopteroj Neoptera
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Subordo: Polifagoj Polyphaga
Superfamilio: Skaraboideoj Scarabaeoidea
Familio: Skarabeedoj Scarabaeidae
Latreille, 1802
Subfamilio: Vidu tekston
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La familio Skarabeedoj, Skarabedoj[1], laŭ la latina scienca nomo Scarabaeidae, kiel nuntempe estas difinita, konsistas el pli ol 30 000 specioj de skaraboj tutmonde. La specioj en tiu granda familio ofte estas nomataj skarabeojskaraboj. La klasifiko de tiu familio estas sufiĉe malstabila, kun multaj konkurantaj teorioj, kaj novaj proponoj ekaperantaj tre ofte. Estas verŝajne, ke multaj el la subfamilioj listigitaj ĉi tie jam ne estos agnoskataj post nelonge, kiam ili verŝajne estos reduktitaj laŭ statuso sub la subfamilian rangon, aŭ levitaj al familia statuso (la lasta estas plej verŝajna, ekz., por la familio "Melolontedoj" jam ekaperanta en kelkaj lastatempaj klasifikoj). Dum certaj familioj estis ĵus forigitaj, aliaj estas preskaŭ universale akceptitaj kiel familioj (ekz., Pleokomedoj, Glaresedoj, Glafiredoj, Oĥodedoj, Geotrupedoj, Bolboceratedoj).

KarakterojRedakti

La koloro povas esti nigra, blua, verda, bruna, flava aŭ ruĝa, foje iridecenta, metala, hela aŭ kontraste kun malhelaj markoj. Forta seksa dumorfismo estas ofta.

Fekoskaraboj estas skaraboj kiuj manĝas fekaĵojn. Kelkaj specioj de fekoskaraboj povas enterigi fekaĵojn de 250 fojojn sia propra maso en unu nokto.[2]

Blankaj larvojRedakti

Antikva EgiptioRedakti

En la antikva Egiptio, la sankta skarabo (Scarabaeus sacer) estis honorigata besto. Simbolo de la Suno kaj Reo, ĝi estis unu el la dek du sanktaj bestoj asociitaj kun la dek du horoj de la tago kaj de la nokto.

Listo de subfamiliojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Skarabedoj en vortaro.net [1]
  2. Some Less Known Fascinating Facts about Dung Beetle. IANS. news.biharprabha.com. Alirita 21a de aprilo 2014.