Skarabo

(Alidirektita el Skaraboj)

Skarabo (Scarabaeus) aŭ sterkoskarabo formale estas genro el familio de skarabedoj, karakterizata per lamenformaj kornoj kaj metanta la ovojn en sterkoglobetojn. Tia besto estas koprofago, ĉar ĝi nutriĝas nur per stala sterko aŭ similaĵoj. Sterkoskaraboj estas skaraboj kiuj manĝas fekaĵojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skarabo
Scarabaeus laticollis
Scarabaeus laticollis
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Superfamilio: Skaraboideoj Scarabaeoidea
Familio: Skarabedoj Scarabaeidae
Subfamilio: Skarabenoj Scarabaeinae
Tribo: Scarabaeini
Genro: Skarabo Scarabaeus
Linnaeus, 1758
Specioj

>30

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Neformale oni uzas la nomon skarabo por ĉiuj koleopteroj; tial, por kontrasto, oni ofte uzas la terminon "sterko-skarabo" por emfazi, ke temas pri la malvasta senco, kiun priskribas tiu ĉi artikolo.

Skarabo estis grava religia simbolo en la Antikva Egiptio. Skarabo puŝante sian pilkon memorigas la vojon de la Suno tra la ĉielo. La skarabido, kiu naskiĝas el la pilko kiu nutris ĝin dum la gravedeco estis komparata al la naskiĝo de la Suno ĉiumatene sur la horizonto. La skarabo estas gravegaĵo: ĝi entenas la sunan dion renaskiĝantan ĉiumatene je tagiĝo, ĝi estas simbolo de renaskiĝo por mortintoj kaj protekta emblemo por vivantoj [1] .

La filmo Microkosmos montras scenon, en kiu skarabo rulas sian bovfekan globeton. Oni haltigis ĝin per pikilo antaŭ la globeto, kaj la skarabo provas kaj poste eltrovas manieron elturniĝi kaj pluiri. La plej eksterordinara afero tamen ne videblas en la filmo: Por filmi tiun scenon, oni devis refari plurfoje la okazon: kaj la skarabo jam travivinte la saman situacion, ĉiufoje elturniĝis pli kaj pli rapide! Tio montras, ke akiro de sperto kaj profito eblas ĉe la insektoj.


Bildogalerio redakti

Referencoj redakti