Skermo
Skermo estas speco de batalsporto; originale okazis inter du personoj, armiligitaj per relative longaj klingaj bataliloj (rapiro, glavo, spado, sabro, bajoneto) ekipitaj per manoprotektilo.

Hodiaŭ oni parolas pri skermo kiel sportospeco, kiu estas ankaŭ olimpia sporto. Skermo apartenas al olimpikaj "fondiĝaj sportospecoj" (1896 Ateno). Okazas ankaŭ rulseĝa skermado.
La lingvo de skermado estas la franca: en internaciaj turniroj, france la arbitro anoncas: En garde!… Prêts?… Allez! (t.e.: En pozicion! Pretaj? Iru!) k.t.p.
Ecoj de la skermosporto Redakti
Skermo estas batalsporto, ĉe kiu du kontraŭuloj provas trafi per tuŝ- aŭ frapoarmilo, kiuj estas sabro, spado kaj rapiro. Rapiro kaj spado estas tuŝarmiloj, sabro tuŝ- kaj frapoarmilo.
La skermado okazas sur longa kaj mallarĝa pado, la t.n. skermoplanko (france: Planche). La celo estas akiro de pli trafoj sur difinitaj korpopartoj de la kontraŭulo ol la alia batalanto; nuntempe elektraj sensiloj kaptas la trafojn kaj montras ilin. Venkas tiu, kiu unua akiras difinitan nombron de trafoj.
La lingvo de la skermado estas la franca.
Modernaj bataliloj Redakti
Rapiro Redakti
Ilo desenvolupita dum la XVII jarcento, originale praktika ilo por kombati kun malpezajn glavilojn. Estas basika ilo por praktiki kaj komenci skermon. Nur estas permesata tuŝi torse.
Spado Redakti
Ilo derivata de la franca spado. Estas pli peza kaj malfleksebla ol rapiro (nur de maksimume unu centimetro ĝi rajtas deflankiĝi de rekta linio), la plej granda malsameco ol la rapiro estas ĝia duonsfera mangardilo, kaj estas permesata tuŝi la tutan korpon.
Sabro Redakti
Ilo derivata de la antikvaj iloj de la kavaliroj. Ankaŭ havas mangardilon, sed tamen ofte malpli "kompletan" ol tiu de spado. La plej grava malsameco kompare al aliaj armiloj estas, ke oni rajtas ne nur "piki" per la pinto, sed ankaŭ "tranĉi" per la tuta antaŭa rando de la armilo aŭ per la pinta triono de ma malantaŭo. Kiel montrata ĉi-flanke, tuŝoj validas ĉie supre de la zono, inkluzive je brakoj kaj kapo sed tamen ne je la manoj aŭ je la armilo dela kontraŭulo.
Elektra trafomontrilo Redakti
Oni uzas elektran trafomontrilon dum la turniroj kaj ofte dum ekzercoj.
Se unu skermanto trafas la alian per certa forto, tio fermas kontakton kaj igas sonon kaj lumsignon. Se ĉe rapiro oni trafas ekster la valida areo, aperas blanka lumo, interne de la valida zono aperas ruĝa aŭ verda. Ĉe sabro la nevalida trafo ne aperas, la batalo ne haltas.
La turniro Redakti
Se okazas alvoko, oni devas sin anonci ĉe la juĝisto. La unua nomumita staras dekstre de la juĝisto, sed la livmanuloj staras ĉiam maldekstre.
La batalo daŭras en la antaŭrondoj maksimume 3 minutojn aŭ ĝis 5 trafoj de unu skermanto; en la finala rondo daŭras maks. 9 min. (kun unuminutaj paŭzoj post ĉiu 3 minutoj) aŭ ĝis 15 trafoj. Se la batalo interrompiĝas – ekz. iu depaŝas la skermoplankon-, la horloĝo ŝtopas.
Ĉe egalstato okazas unuminuta plilongigo, sed antaŭ ĉio oni decidas pri trafa avantaĝo. Se ne okazas trafo en la plustempo, venkas skermanto kun trafoavantaĝo.
Dum la skermado, oni rajtas forlasi la plankon nur post antaŭa peto. Tio okazas al la juĝisto per levo de la senarmila mano.
Admonoj Redakti
La juĝisto povas admoni:
- flava karto = simpla admono: admonoj ekz.pro difekta materialo (vestaĵo) aŭ kaŝo de la trafozono per la senarmila kruro.
- ruĝa karto = puntrafo: pro forlaso de la skermoplanko.
- nigra karto = forigo el la turniro/diskvalifiko
Ataka rajto Redakti
La ataka rajto signifas ĉe rapiro kaj ĉe sabro, ke la unue atakanto havas trafan avantaĝon. Alivorte: la atakita devas unuafoje defendi sin por pli poste kontraŭataki.
La juĝisto devas decidi ĉe rapiro kaj ĉe sabro, kiu havas la atakan rajton kaj tiel la poenton. Se la juĝisto ne povas decidi, la batalo pludaŭras sen aljuĝo de la poento.
Ĉe spado ne ekzistas ataka rajto: Kiu unuafoje trafas, tiu ricevas la poenton. Se la trafoj okazas ene de 5/100 sek., ambaŭ trafoj validas.
Historio Redakti
Skermo apartenas krom bokso kaj ringo al la plej fruaj dubatalulaj konkursoj de la homoj kaj evoluis el la milita skermo per glavo kiel ekzerca aŭ ludoforma sporto. Tio aperis jam tre frue en la Orienta Azio kaj okazis tie per flankaj armiloj; en Afriko kaj Japanio per bastonoj. En la antikva epoko konatas skermolernejoj.
Per apero de pulvoro kaj pafilo, la glavo malgraviĝis, aperis la pli malpeza rapiro en la 16-a jarcento. Multaj kortegoj eŭropaj havis proprajn skermo-majstrojn (ekz. Christian Gottfried Heinicke en Vajmaro). En la 20-a jarcento skermo iĝis tute sporta amuziĝo.