Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologiaj rolulinoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon 155 Skilo.

Skilo (el la greka Σκύλλα, «paguro» aŭ «hunda mordo») estas la nomo de diversaj rolulinoj de la helena mitologio.

Skilo
mara dio de la helena mitologio • mara monstro
Informoj
Sekso inseksa organismo
Patrino Crataeis
vdr
Bildo de Skilo sur greka pokalo, (450-425 a.K.).

Skilo, la marmonstro redakti

Skilo estis monstro, kiu loĝis en unu flanko de mara kanalo, dum sia ekvivalento Karibdo (la kirlakvo), katrastrofis sur la alia. La ne tro granda larĝeco de tiu markolo (distanco de ark-pafado) provokis ke maristoj klopodante eviti Skilon tro alproksimiĝu al Karibdo, kaj inverse. El tio devenas la idiomaĵo "inter Skilo kaj Karibdo", kiu signifo esti inter du danĝeroj, kiam elektante iu ajn el ambaŭ alportas damaĝon.

Skilo estis terura estaĵo kun kvar okuloj kaj ses longaj koloj provizitaj de hororaj kapoj, ĉiu kun tri vicoj de akraj dentoj. Ŝia korpo finis per dek du tentaklo-similaj kruroj, aŭ per fiŝa vosto, kaj ĉirkaŭ ŝia talio minacis kvar al ses hundaj kapoj (kies aldono al ŝia priskribo eble devenas de la signifo de ŝia nomo). Tamen, ŝia jelpo ne estis tiel pli milda ol tiu de hundido. Ŝi estis unu el la monstraj gefiloj de la maraj pra-dioj Forkiso kaj Keto[1], do fratino de la gorgonoj, la grajoj kaj Eĥidno. Tamen, kelkaj fontoj, inkluzive Stesiĥoro, asertas ke ŝiaj gepatroj estis Tritono kaj Lamio[2], kaj aliaj mencias aliajn eblecojn: Trieno kaj Krataiso, Tifeo kaj Eĥidno[3], Apolono kaj Hekato[4], la rivera dio Krataiso[5][6] aŭ Forkiso, sed kun Lamio, Hekato aŭ Trieno[1].

Oni tradicie asociis ŝin al la kalabria flanko de la Markolo de Mesino, inter Italio kaj Sicilio, sed nuntempe tiu teorio estas diskutita, kaj alternativa loko ĉe la Kabo Skilo en nordokcidenta Grekio estas proponita, inter aliaj, de Tim Severin[7]. Same kiel faris Vergilio en sia Eneado, multaj mitologoj raciigas la priskribon de Skilo kaj konsideras ĝin aludo al la maraj rifoj, tiel danĝeraj por la velantoj.

 
Glaŭko kaj Skilo, pentritaj sur telero (Urbino, ĉ. 1570). La enamiĝo de la mara dio al la nimfo originis ŝian tragikan metamorfozo.

Skilo en klasika literaturo redakti

 
Kirko venenigante la akvon de la fonto kie Skilo baniĝos, laŭ John Melhuish Strudwick (1886).

Laŭ Homero[8], Kirko konsilis al Odiseo veli pli proksime al Skilo, ĉar Karibdo povus droni lian tutan ŝipon[9], kaj dediĉi oferon al la rivera nimfo Krateiso, patrino de Skilo laŭ ŝi. Obeante Kirkon, la heroo sukcesis trapasi la markolon, sed Skilo kaptis kaj voris ses el liaj akompanantoj[10]. Same sukcesaj estis la argonaŭtoj, sed ĉi-foje pro la helpo de la diino Hero, kiu komandis al Tetiso certigi sekuran preterpasadon al ili[11].

Kvankam la plej antikvaj fontoj konsideras ŝin jam naskiĝinta monstroforme, Ovidio[12] rakontas ke ŝi iam estis bela nimfo, svatigata de multaj, sed ŝi ĉiam rifuzis la am-proponojn, kaj preferis pasigi sian vivon kun la nereidinoj, kiuj tre amis ŝin. Tamen, la mara dio Glaŭko tiel freneze enamiĝis al ŝi, ke Skilo devis forfuĝi enteren, kien Glaŭko ne povus sekvi lin. Despere, la fiŝkaptista diaĵo petis al Kirko am-trinkaĵon por generi deziron ĉe la koro de Skilo. Tamen, tiu kortuŝa sceno provokis en la sorĉistino subitan enamiĝon al Glaŭko, do ĵaluzon kontraŭ Skilo. Kirko amindumis lin per siaj plej dolĉaj vortoj kaj aspektoj, sed la mara dio obstine rifuzadis ŝin. Plenkolere, ŝi pretigis fiolon da potenca veneno kaj verŝis ĝin en la banejo de Skilo. Tuj kiam la nimfo eniris la akvon, ŝiaj partoj malsekigitaj per ĝi (suben ŝia talio) ŝanĝiĝis al la monstra formo kiun ni priskribis antaŭe. Abomenante ĉion pro tiu maljusta destino, kaj nekapablante iradi, Skilo restis en tiu loko por ĉiam, kaj versis sian koleron detruante ĉion kion venis en ŝian atingon. De tiam, kiam ŝipo preterpasis ŝin, ĉiu el ŝiaj kapoj kaptis unu el la ŝipanaro kaj portas lin al la klifo, por esti malrapide vorita de la monstro.

Laŭ posta rakonto[13], Heraklo renkontis Skilon dum vojaĝo al Sicilio, kaj mortigis ŝin. Tamen, ŝia patro, la mardio Forkiso, surmetis flamintajn torĉojn al ŝia korpo kaj sukcesis revenigi ŝin al vivo. Iel ajn, kiam Eneo preterpasis la markolon en sia forfuĝo el Trojo verŝajne Skilo ne plu estis vivanta, sed transformita en sam-danĝera klifa roko[14]. Johano Tzetzes[15] kaj la komentado de Servio pri la Eneado[16] rakontas ke Skilo estis belega najado amindumata de Pozidono. Do, laŭ tiu versio, estis lia edzino Amfitrito tiu, kiu venenis la fonton de la akvo kie baniĝis Skilo. Laŭ Higeno[17], kies rakonto estas tiu ĉefrolita de Kirko kaj Glaŭko, la atako de Skilo al Odiseo estis venĝema reago, ĉar ŝi konsideris la eblecon pri ke Kirko ankoraŭ restis enamiĝita de tiu heroo.

Kelkaj verkistoj[18][19] lokigas Skilon en la submunto, kie ŝi gardis la pordojn de Hadeso, kune kun ĉevalviroj, la gorgonoj, Ĥimero, Geriono kaj Briareo.

Skilo en arto kaj moderna literaturo redakti

 
La Skila-grupo de Sperlonga.

Konata grupo de statuoj el Sperlonga, la tiel nomata Skila-grupo, montras la monstron atakanta Odiseon kaj liajn ŝipanojn[20]. Ĉe la karolida abatejo de Corvey en Vestfalio, naŭ-jarcenta muropentraĵo prezentas, inter aliaj bildoj, la batalon de Odiseo kaj Skilo, unika bildigo de tiu mito en mezepoka arto[21].

En la libera versio de la mito de Skilo kaj Glaŭko farita de John Keats en sia Endymion (1818), la perversa Kirko ne metamorfozigas Skilon, sed mortigas ŝin. Glaŭko konservas ŝian korpon ĉe kristala palaco en la fundo de la oceano, kie restas la korpoj de la amantoj mortintaj en la maro. Post mil jaroj, Skilo estas revivigita fare de Endimiono, kaj finfine pariĝas al Glaŭko[22].

La karakterizado de peko en Lost Paradise, de John Milton, tre similas al tiu farita de Homero pri Skilo. Fakte, ŝi kaj Karibdo estas menciitaj en la poemo. En sia Ulyses, James Joyce versias la scenon de Skilo kaj Karibdo, okazigante ĝin en la National Libray of Ireland (Nacia Biblioteko de Irlando), en Kildare Street (Dublino).

Skilo el Megaro redakti

Skilo estis princino de Megaro, en Atiko. Ŝi estis filino de la reĝo Nizo kaj de Habroto, fratino de Megareo. Laŭ la legendo, Nizo posedis magian tufon de purpurajn harojn kiu garantiis lin nevenkeblon[23]. Pro tio, kiam Minoo, la reĝo de Kreto, atakis Atikon por venĝi la morton de sia filo Angrogeo, li sensukcese sieĝis Megaron.

 
Gravuraĵo de la 17a jarcento pri Skilo, filino de Nizo, enamiĝinta al lia malamiko Minoo.

Skilo spektadis la demarŝojn de tiu sieĝo sur la murego de sia urbo, kie ŝi kutime pasigis multan tempon, pro tio ke ĝi havis magian efikon: ekde kiam Apolono lasis sian liron sur ĝi, la muro sonigis allogan melodion se oni ĵetis ŝtonetojn sur ĝi. Dum ŝia spektado, Skilo fine enamiĝis al Minoo, eble persvadita de antaŭa korespondado kun la kretano, subaĉeto per ora koliero fare de li[24] aŭ influita ĉu de Afrodito[25] ĉu de Hero[26]. Kiel am-signo, ŝi profitis la dormon de sia patro por fortranĉi lian magian hartufon, garantiante tiel la venkon de sia amato. Tuj poste, ŝi malfermis la pordegojn al sia amata Minoo kaj montris al li la purpuran hartufon, kiel am-donaco[27].

Kvankam tio ebligus lin konkeri la urbon, Minoo konsideris la agadon de Skilo neakceptebla perfido kaj forpelis ŝin (kelkaj versioj aldonas ke unue li ŝajnis akcepti la am-proponoj por tiel certigi sian venkon). Despere, la princino klopodis ĵeti sin en la maron por sekvi naĝante la ŝipon de Minoo, sed la gedioj metamorfozigis ŝin en alaŭdo aŭ en fiŝo[28]. Alternativa versio rakontas ke kiam Skilo estis preskaŭ akirante la ŝipon, nizo atakis ŝin, do ŝi perdis la fortojn kaj droniĝis en la maro. Tiu birdo estis ŝia propra patro, metamorfoziita en nizo (aŭ fiŝaglo) de la gedioj por permesi lin venĝi la perfidon de sia filino[29]. Tria versio, tamen, asertas ke ŝi sukcesis supreniri la ŝipon de Minoo, kiu mortigis ŝin, ĵetante ŝin en la akvon post ligi ŝiajn piedojn al la pobo de la ŝipo. Ŝia korpo flosis en la ondoj ĝis la plaĝo kaj estis entombigita[30].

Paralelan historion oni rakontas pri Kometo, filino de Pterelao, kaj pri Leŭkofrio kaj Pisidico, princino de Metimno. Skilo aperis en la hero-komika Rape of the Lock (Ŝtelo de la hartufo), de Alexander Pope, kiel parto de babilado ĉirkaŭ luda tablo ŝajnigante heroan batalon[31].

Skilo, la danaidino redakti

Laŭ Higeno[32], Skilo estis unu el la danaidinoj, la kvindek filinoj de la libia reĝo Danao. Obeante ilian patron, ŝi kaj siaj fratinoj mortigis siajn respektivajn edzojn, la egiptidoj, dum nupto-nokto. La malfeliĉa edzo de Skilo estis Proteo. Pro tiu krimo, la danaidinoj ricevis porĉiaman punon en Tartaro, kie ili devas klopodi plenigi barelon transportante akvon per truitaj kruĉoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 7.20.
  2. Stesiĥoro. Fragmento 220.
  3. Higeno. Fabloj, 151.
  4. Apolodoro el Rodiso. Pri la argonaŭtoj, 4.828.
  5. Plinio la Maljuna. Historio de la naturo, 3.73.
  6. Homero. Odiseado, 12.125.
  7. Tim Severin. The Ulysses Voyage (1987). ISBN 0-525-24614-2 [1][rompita ligilo].
  8. Homero. Odiseado, 9.
  9. Robert Fagles. The Odyssey, 22.119 kaj sekv. 1996.
  10. Robert Fagles. The Odyssey, 12.275-279.
  11. Apolonio el Rodiso. Pri la argonaŭtoj, 4.786.
  12. Ovidio. Metamorfozoj, 13.732 kaj sekv., 905. 14.40 kaj sekv.
  13. Registrita en la komentado de Eŭstatio pri Homero kaj en la verko de Johano Tzetzes Pri Likofrono, 45.
  14. Ovidio. Metamorfozoj, 14.44.
  15. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 45.
  16. Servio. Pri la Eneado, 3.420.
  17. Higeno. Fabloj, 199.
  18. Vergilio. Eneado, 6.287.
  19. Statio. Tebaida, 4.536 kaj Silvae, 5.3.260.
  20. [rompita ligilo] Skilo-grupo el Sperlonga.
  21. UNESCO: Kastelo kaj abatejo de Corvey
  22. [2]
  23. Ovidio, Metamorfozoj, 8.6-10.En la hispana En la latina.
  24. Esĥilo, Orestiado.
  25. Nono. Pri Dionizo.
  26. Higeno. Fabloj, 198.
  27. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.1.c.
  28. Ovidio. Metamorfozoj, 8.6-151.
  29. Higinio, Fabulae, 198
  30. Strabono. Geografio, 8.6.13.
  31. Alexander Pope. Rape of the Lock, 3-a kanto.
  32. Higeno. Fabloj, 170.

Bibliografio redakti

  • George M. A. Hanfmann. The Scylla of Corvey and Her Ancestors ĉe Dumbarton Oaks Papers 41 "Studies on Art and Archeology in Honor of Ernst Kitzinger on His Seventy-Fifth Birthday" (1987), paĝ. 249–260. Hanfman unuigas klasikan kaj kristanan literaturojn kaj la diversajn prezentaĵojn de Skilo, de ĝia mezopotamia origino ĝis la abatejo de Corvey.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti