Skipton

urbo en la angla graflando Norda Jorkŝiro

Skipton estas merkata urbo en la angla kantono Norda Jorkŝiro, parto de la historia angla graflando Jorkŝiro, kiu almenaŭ ekde 1974 ne plu havas administran signifon. Laŭ la censo de 2021 ĝi havis 15 042 loĝantojn. La urbeto situas proksimume 61 kilometrojn okcidente de Jorko.

Skipton
urbo
la urbodomo
la urbodomo
la urbodomo
urbeto
civila paroĥo
bazarurbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Britio
Landoparto  Anglio
Graflando Jorkŝiro
Kantono Norda Jorkŝiro
Poŝtkodo BD23
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 042  (2021)
Geografio
Geografia situo 53° 58′ N, 2° 1′ U (mapo)53.962-2.017Koordinatoj: 53° 58′ N, 2° 1′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Skipton (Britio)
Skipton (Britio)
DEC
Situo de Skipton
Skipton (Anglio)
Skipton (Anglio)
DEC
Situo de Skipton

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Skipton [+]
vdr

Rilatoj al Esperanto

redakti

En la urbeto funkcias Esperanto-grupo, kiu interalie en 2008 gastigis festan manĝon okaze de la centjara jubileo de la Esperanto-Federacio de Yorkshire kaj Humberside, unu el la regionaj federacioj de Brita Esperanto-Asocio. Laŭ raporto pri tiu jubileo, la urba kastelo de Skipton interalie bonvenigas gastojn per indikilo en Esperanto, kaj disponeblas esperantlingva turisma broŝuro pri ĝi.[1] Laŭ informo de ILEI, la grupo fondiĝis en 1992, ĉirkaŭ la gimnazia instruisto Malcolm Jones, kiu jam eklernis Esperanton memstare kiel 11-jarulo en 1961, estante gimazia lernejano en la urbo, poste iĝis lingvinstruisto en norda Germanio kaj sudokcidenta Anglio, finlernis Esperanton en 1984, kaj en 1992 pro fakta hazardo ricevis instruistan postenon en la gimnazio de sia infaneco kaj do revenis al sia naskiĝurbo Skipton.[2]

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
 
la urba kastelo