Skisaltejo Rhodaer Grund (Erfurto)

La Skisaltejo Rhodaer Grund (germane: Schisprungschanze Rhodaer Grund) estas eksa sportejo en arbaro en Möbisburg-Rhoda, la plej sudokcidenta parto de Erfurto, Germanujo.

La hodiaŭaj restaĵoj de la skisaltejo: maldekstre super la memorigtabulo videblas spuroj de la skisalteja turo.

Historio redakti

Konstruis la skisaltejon en la 1938-a jaro la erfurta arkitekto Körner kun subvencio de la urbo. Pro la malneĝa vintro la planita inaŭguro en januaro 1939 ne okazis tiel ke ĝi devis esti prokrastita je la 6-a de januaro 1940 (farita fare de la oficejo Stadtamt für Volks- und Jugendertüchtigung kun ĉeesto de la urbestro Walter Kießling). Oni volis substreki la rolon de Erfurto kiel sporturbo.

La tiama germana ĉampiono Hans Marr[1] el Oberhof venkis per salto je 29 metroj. Aliaj sportistoj turingiaj kiel Horst Krause, Erich Keller kaj August Bauroth ankaŭ bonante ricevis same tondran aplaŭdon. Krome zorgis pri bona etoso Hans Carl en la rolo de stadiona moderiganto.[2]

Konkursoj faritis ĝis 1942, kiam pro la milito ĝenerale en Germanio sportaj konkursoj ekmaloftis respektive plene ĉesis. Skioj ankaŭ rekviziciitis por militiroj. Post la Dua mondmilito erfurtanoj venis preni brikojn kaj aparte la lignon de la skisaltejo por la propra uzo kaŭze de la krudmateriala malabundo. Rekonstruo posta ne okazis ĉefe pro la fakto ke neniu amikaro zorgadis pri tio. Krome por Oberhof kun sia skisaltejaro dum la GDR-tempo tre favore reklamitis - neceso por skisaltejeto en areo sen neĝosekureco simple ne estis.

Memorigado redakti

En la 2005-a jaro almenaŭ memorigtabulo starigitis fare de la civitana iniciativsocieto Neues Erfurt-Möbisburg/Rhoda e.V., ĉar la nunaj spuretoj de skisaltejo sen iu informo postulus tro da fantaziemo fare de la pretermigrandoj, kiel ankaŭ ripozumbenkoj. Tre meritis pri la memorigo Helmut Panser. La planoj igi Erfurton centro de vintra sporto pli malfrue tamen realigitis, kvankam en alia disciplino, la rapid-sketado (i.a. Gunda Niemann-Stirnemann).

Okaze de la 66-a datreveno inaŭguro faris kanalo MDR 1 - Radio Thüringen etan reportaĵon pri la saltejo (en la 6.1.2006 inter la horoj 09:15 kaj 09:20.

Subnotoj redakti

  1. Marr falis jam en marto 1942 en Belorusio. Dum la 1950-aj jaroj ekzistis planoj nomi la porjunularan skisaltejon ĉe Wadeberg (Oberhof) por li. Almenaŭ ekzistas skisaltkonkurso kies venkinto ricevas la Hans-Marr-pokalon.
  2. Carl en 1954/55 estis trejnisto de la legenda futbalklubo Turbine el Erfurto.

Eksteraj ligiloj redakti