La sklavmilitoj estis serio de tri ribeloj de sklavoj dum la fina periodo de la Romia Respubliko.[1][2][3]

  • La Unua sklava milito (135-132 a.n.e.) okazis en Sicilio, estrita de Eŭnoo, sklavo kiu proklamiĝis profeto, kaj Kleono.
  • La Dua sklava milito (104-100 a.n.e.) okazis ankaŭ en Sicilio kaj estis estrita de Trifono kaj Ateniono.
  • La Tria sklava milito (73-71 a.n.e.) okazis en Italio kaj estis estrita de Spartako. Tiu lasta estis diference la plej konata kaj grava el la triopo. Spartako, per grandaj venkoj, ege damaĝis la respublikan armeon kaj estis la nura sklavestro kiu preskaŭ atingis la venkon.

Notoj redakti

  1. Naujoël. «Apuntes de Derecho para estudiantes y Abogados.». derechouned.com. Konsultita la 9an de februaro 2022 kaj la 31an de decembro 2022.
  2. Piantanida, Fernando Martín (7a de septembro 2021). «La dicotomía ciudadano/esclavo y el comportamiento de los aporoi en las guerras serviles tardorrepublicanas: contradicción entre ideología dominante y praxis popular». Dialogues d'histoire ancienne. 47/1 (1): 97-129. ISSN 0755-7256. doi:10.3917/dha.471.0097. Konsultita la 1an de novembro 2022.
  3. «Definición de Guerras Serviles». Definición ABC. Konsultita la 1an de novembro 2022.