Skolastiko

Mezepoka Eŭropa kristana teologia skolo
(Alidirektita el Skolastikismo)

La termino skolastiko — de la latina scholasticus, kio povus signifi kaj instruiston kaj lernanton — indikas la filozofian, teologian, kaj sciencan spekulativadon de la eŭropa Mezepoko de ĉ. 6-a14-a jarcentoj. Ĝia ĉefa studobjekto estis la rilato(j) inter la Dia revelacio kaj la scienco larĝasence. Sekve oni pravus pritrakti, krom la "latina" skolastiko, pri bizanca skolastiko kaj eĉ pri araba skolastiko (rilato inter la filozofia-scienca kulturo kaj Korano).

Tomaso de Akvino.

En Eŭropo la skolastikistoj precipe prizorgis filozofion kaj teologion. La aŭgustena disigo de sapientia (la kono pri Dio kaj la spiritaj substancoj) kaj scientia (la mondaj konoj) estis superata post la alveno al Okcidento de la verkoj de Aristotelo. De ili devenis nova ideo pri la scienco kiel racia procedo, rigore dedukta, de kio sekvas konkludo universa kaj necesa. La grandaj skolastikistoj – Alberto la Granda, Tomaso de Akvino, Dunso la Skota – asertis ke eĉ teologio estas scienco (en la aristotela senco, ne la moderna senco kie scienco estas afero de eksperimentoj, ktp).